Preĝejo Maria de la Neĝo (Szeged)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Maria de la Neĝo
Paroĥa preĝejo Maria de la Neĝo en Szeged
Paroĥa preĝejo Maria de la Neĝo en Szeged
monaĥejoparoĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szeged
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád
diocezo Szeged-Csanád
paroĥo loke
Dato de konsekro 1509
Arkitektura priskribo
Arkitektoj János (monaĥo)
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Maria de la Neĝo estas romkatolika paroĥa historia monumento en Hungario, en urbo Szeged.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua preĝejo estis hospitala romanika kirko, kiu renoviĝis en la 13-a jarcento. Supozeble post jarcento trinava preĝejo konstruiĝis. Parte pli nova, gotika preĝejo konstruiĝis en la 15-a jarcento, la turo kaj la sakristio tiam konstruiĝis. La arkitekto estis János (monaĥo). La turo pligrandiĝis en 1783.

La franciskana monaĥejo konstruiĝis en 1444, kie en 1468 fama biblioteko fondiĝis. Dum dominado de turkoj la franciskanoj daŭre laboris. Post la turkoj la preĝejo precipe interne barokiĝis. Baldaŭe Imre Steindl faris renovigon. En 1950 la franciskanoj estis forigitaj, la monaĥejo iĝis maljunulejo. La franciskanoj revenis en 1989.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la enirejo estas skulptaĵo pri Sankta Maria de 1724 kaj ĉe la enirejo monumento pri Matiaso la 1-a. La ĉefaltaro pretiĝis en 1713 kaj prezentas diversajn skulptaĵojn. Flankaltaroj estas "Nigra Madono" (Częstochowa), Sankta Kruco, Sankta Jozefo, Sankta Antonio kaj Sankta Francisko el Asizo. La predikejo pretiĝis en 1714. La freskoj prezentas Ave Maria-n, naskiĝon de Jesuo, Ĉieliron de Jesuo, entombigon de Jesuo, ktp.

Kermeso okazas en la 5-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto pri la preĝejo kaj monaĥejo