János Adriany

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Adriany [jAnoŝ adrianj?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Adriany János estis hungara inĝeniero, profesoro.

János Adriany [1] naskiĝis en 1799, li mortis la 19-an de marto 1871 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Adriany akiris diplomon en Akademio de Selmec en 1826. Post siaj studoj li laboris en diversaj lokoj, li okupiĝis ĉefe pri maŝinoj. Ekde 1834 li instruis en la menciita akademio. Dum la hungara revolucio de 1848 plejparto de la profesoroj ĵuris al la hungara konstitucio, sed Adriany ne faris tion. Tamen post falo de la revolucio li estis forigita iom da tempo el la akademio. En 1851 li estis nomumita ĉefkonsilisto pri minado, samtempe li ricevis signifan postenon en minejo. Li faris fundamentan laboron pri karbonminejoj en Borsod. Li inventis pli novan pumpilon, kiu eĉ eksterlande etendiĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Leitfaden seiner vorlesungen über Markscheidekunst (1852, 1861)
  • Bergbaukunde für Grübenaufseher - restis en manuskripto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.