János Despotovich

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Despotovich [jAnoŝ despotoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Despotovich János estis hungara pastro, monaĥo, profesoro.

János Despotovich [1] naskiĝis la 18-an de novembro 1638 en Hungara reĝlando en Csáktornya (nuntempa Čakovec en Kroatio). Li mortis la 4-an de januaro 1711 en Karintio en Klagenfurt.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Despotovich aliĝis al la jezuitoj en 1656. Post siaj studoj li instruis en universitatoj de Vieno, Nagyszombat kaj Graz. En 1683 pro la alvenanta turka armeo li rifuĝis al Munkeno. Hejmenveninta li estis monaĥejestro en Zagrebo 8 jarojn, poste en Nagyszombat 3 jarojn, fine en Graz 4 jarojn. Li estis rektoro en Jezuita Universitato de Nagyszombat inter 1694/95–1696/97 [2], poste li estis elektita provincestro de la jezuitoj. Li verkis kelkajn poemojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Quinqua nova Ecclesiae sidera (1671)
  • C. Coronaria et grandis littera (1673)
  • Hecatombe votiva Magni Viennensium Flaminis inaugurationi erecta (1686)

Fontoj[redakti | redakti fonton]