János Devich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Devich
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1938 (1938-04-03)
en Szeged
Morto 27-an de septembro 2017 (2017-09-27) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Sándor Devich
Okupo
Okupo violonĉelisto
vdr

János Devich [jAnoŝ deviĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Devich János estis hungara violonĉelisto, altlerneja instruisto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2013). Lia frato estis Sándor Devich, lia nepo estis Gergely Devich.

János Devich[1] naskiĝis la 3-an de aprilo 1938 en Szeged, li mortis la 27-an de septembro 2017 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Devich frekventis bazlernejon jam en Budapeŝto, poste li maturiĝis en kalvinana gimnazio en 1952, pli poste li studis muzikon en la nacia muziklernejo, fine li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1962. Lia plej grava instruisto estis Antal Friss. En 1963 li plulernis en la Accademia Nazionale di Santa Cecilia de en:Enrico Mainardi. Inter 1960 kaj 1985 li apartenis al la Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste ĝis 1991 al nacia filharmonia orkestro, dum inter 1966-1997 al arĉa kvaropo. Kun tiuj orkestroj li koncertis tra la mondo. En 1985 li ekinstruis en la Muzikarta Altlernejo en rango docento, ekde 2005 rektora konsilisto. Li estis gastinstruisto en 1986 en Weikersheim, en 1991 en Blonay, en 1996 en Estoril. Inter 1998–2002 li havis signifan postenon en la kultura ministerio. Li ricevis premiojn inter 1969-1996. Li edziĝis en 1974.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]