János Garay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János GARAY [jAnoŝ garai] (hungare Garay János) estis hungara poeto, verkisto kaj ĵurnalisto.

Skulptaĵo pri János Garay
Memortabulo pri Garay

Li naskiĝis la 10-an de oktobro 1812 en Szekszárd. Li mortis la 5-an de novembro 1853 en Pest (urbo).

Biografio

Li frekventis lernejojn komence en Szekszárd, fine en Pécs. Ekde 1833 li havis postenon en revuo, kie estis legeblaj liaj ĉiuspecaj skribaĵoj. Post 3 jaroj li edziĝis, poste denove en 1837. Ekde 1839 li ĵurnalistadis en Pest. Post la hungara revolucio en 1848 li malsaniĝis kaj ne plu laboris. Li estis membro de Societo Kisfaludy.

Verkoj (selekto)

  • 2 tradukitaj teatraĵoj el la francaj lingvoj
  • Árbócz Masto, teatraĵo, 1837
  • Bátori Erzsébet (Erzsébet Bátori), historia teatraĵo, 1840
  • Garay János versei (Poemoj de Garay), 1843
  • Ujabb versei 1843–1847 (pli novaj poemoj), 1848
  • Összes költeményei (ĉiuj poemoj), 1854, 1860
  • Garay János összes munkái (plenaj verkoj de Garay) 1887

Memorigiloj

Fontoj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Garay János (költő) en la hungara Vikipedio. ,kie la fontoj estas listigitaj