János Garay (skermisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Garay
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1889 (1889-02-23)
en Budapeŝto
Morto 5-an de marto 1945 (1945-03-05) (56-jaraĝa)
en Koncentrejo Mauthausen-Gusen
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Juan Garay
Okupo
Okupo skermanto
vdr

János Garay [jAnoŝ garai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Garay János estis hungara skermisto (sabristo), trifoja olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, negocisto. Lia ofta familia nomvarianto estis Garai.

János Garay[1] naskiĝis la 23-an de februaro 1889 en Budapeŝto, li mortis iam en 1945 en Mauthausen (nazia Germanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Garay devenis el juda familio. Li maturiĝis en kalvinana gimnazio en Budapeŝto en 1906, post 3 jaroj li akiris komercistan diplomon en akademio kaj li eklaboris en la familia firmao. Li komencis skermi jam dum la gimnaziaj jaroj, sed kiel sportisto nur ekde 1923. Li estis hungara ĉampiono trifoje inter 1923-1930 sole aŭ teame. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1924 kaj Somera Olimpiko 1928 kun ora, arĝenta kaj bronza medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua dufoje (1925, 1930). En 1930 li rezignis pri la skermo. Inter 1929-1933 li estis firmaestro, poste la firmao ĉesis pro la tutmonda krizo, poste li laboris en ŝtata laborejo. Li estis ĵuriano dum la Somera Olimpiko 1936. Dum la nazia erao de Hungario (1944) li estis deportita, kie li pereis.

Li edziĝis en 1929, lia edzino naskis 2 gefilojn, baldaŭ ili divorcis. Li ricevis premion en 1928.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]