János Hankiss
János Hankiss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1893 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de aprilo 1959 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 8/2-1-125 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infanoj | Elemér Hankiss, Ilona Hankiss (en) |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto |
János Hankiss [jAnoŝ hankiŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hankiss János, estis hungara literaturhistoriisto, altlerneja instruisto, bibliotekisto, koresponda membro de Societo Kisfaludy (1939–1948). Lia konata filo estis Elemér Hankiss.
János Hankiss[1] naskiĝis la 21-an de septembro 1893 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de aprilo 1959 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Hankiss akiris an diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1915, sed pli frue li studis ankaŭ en Ĝenevo kaj Parizo. Post la diplomo li instruis lernojaron en gimnazio de Eger, poste li estis lingva lektoro de Universitato de Debrecen, inter 1920-1950 li estis en instrua statuso, krome li estis subministro (1943–1944). Ekde 1950 ĝis sia morto li estis bibliotekisto, sed li ankaŭ instruis. Sub pseŭdonimoj li kontribuis poemojn, novelojn, tradukaĵojn. Laste li okupiĝis ankaŭ pri muzikhistorio. Lia edzino naskis 3 gefilojn. Li ricevis Honoran legion en 1938.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Diderot mint realista elbeszélő (1915)
- Philippe Néricault Destouches. L'homme et l'oeuvre (1918)
- Tormay Cécile (1928, 1932, 2009)
- Storia della letteratura ungherese (itale, 1936)
- Európa és a magyar irodalom. A honfoglalástól a kiegyezésig (monografio, 1942, 2005)
- La littérature et la vie (1951)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun foto
- biografio hungare kun foto
- biografio hungare kun foto
- biografio hungare
- biografio hungare
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM57434 hungarlingva datenaro de muzeo