János Heuffel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
János Heuffel
János Heuffel
János Heuffel
Personaj informoj
Naskiĝo la 29-an de decembro 1800(nun 1800-12-29)
en Hungario Modor (Hungara reĝlando)
Morto la 22-an de septembro 1857
en Hungario Lugos (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Profesio botanikisto
Lingvoj latina lingvo
v  d  r
Information icon.svg

János Heuffel [jAnoŝ], aŭ Johann A. Heuffel, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Heuffel János estis hungara kuracisto, botanikisto. Lia botanika mallonga nomo estas Heuff.

János Heuffel [1] naskiĝis la 29-an de decembro 1800 en Modor (nuntempa Modra en Slovakio), li mortis la 22-an de septembro 1857 en Lugos (nuntempa Lugoj en Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Heuffel studis en Universitato de Vieno, sed li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1826. Li kolektis kreskaĵojn jam dum la studentaj jaroj. Post siaj studoj li estis kuracisto en bienego en Arad (historia departemento). En 1829 li estis nomumita magistrata kuracisto de Departemento Krassó en urbo Lugos. Tiutempe li edziĝis kaj li trovis en la regiono riĉan kampon laŭ botanika vidpunkto. Post falo de la Hungara revolucio de 1848 li ne akceptis pli malgravan postenon, li akompanis alian botanikiston en la regiono. Ekde 1853 li estis privata kuracisto en Lugos kaj li daŭris ankaŭ la botanikan laboron. Li ricevis membrecojn en pluraj eksterlandaj botanikaj societoj. Li postlasis riĉan botanikan kolektaĵon, kiun ĉefepiskopo Lajos Haynald aĉetis kaj donacis al la Hungara Nacia Muzeo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Diss. inaug. med.-botanica de distributione plantarum geographica per Comitatum Hungariae Pesthiensem (Pest (urbo), 1826)
  • Die in Ungarn vorkommenden Arten der Gattung Knautia Coult. (1856)
  • Ememeratio plantarum in Banatu Temesiensi sponte crescentium et frequentius cultarum (a Verh. d. k. k. zool.-bot. Gesellsch. (Vieno, 1858) - lia ĉefverko
  • Fragmenta monographine caricum in regnis Hungariae… (Linz, 1862)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj kreskaĵoj portas la nomon:
    • Centaurea heuffeliana
    • Crocus heuffelianus
    • Ferula heuffelii
    • Galium heuffelii
    • Polycnemum heuffelii
    • Saxifraga heuffelii
    • Verbascum heuffelii
  • strato ekde 1989 en Rumanio

Fontoj[redakti | redakti fonton]