János Horváth (fizikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

János Horváth [jAnoŝ horvAt], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo (kaj pli komplete) Horváth János István (naskiĝis la 11-an de januaro 1922 en Szeged, mortis la 28-an de junio 1970 samloke [1]) estis hungara fizikisto, profesoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Horváth akiris 2 diplomojn en Sciencuniversitato Hothy Miklós en 1944 kaj en la sekva jaro. Li doktoriĝis samloke en 1945. Li estis tie praktikanto ekde 1942, inter 1952 kaj 1970 docento kaj katedrestro. Inter 1946-1952 li instruis ankaŭ en universitataj institutoj de Debrecen kaj Budapeŝto. En 1952 li kandidatiĝis, poste li instruis en sia naskiĝurbo. En 1962 li ricevis diplomon en Vespera Universitato Marx-Lenin. Li ricevis postmortan doktoriĝon en 1970.

Lia filo estis biofizikisto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A fizika tanításának problémái (1946)
  • Megjegyzések a polarizációs energia numerikus kiszámításához (1953; germane: Zur numerischen Berechnung der Polarisationsenergie 1954)
  • A ciklopoliének és a szilárd testek elméletének alapjairól (1958)
  • Termodinamikai perturbációszámítás (1964)
  • A fázistér hipergeometrizálásáról (1969)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.