János Imre

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Imre [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Imre János estis hungara filozofo, teologo, romkatolika pastro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1830)

János Imre [1] naskiĝis la 6-an de oktobro 1790 en Nagyfüged. Li mortis la 12-an de majo 1832 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Imre frekventis gimnazion en Gyöngyös, poste porpastran lernejon en Eger, fine universitaton en urbo Pest. Li ricevis doktoran titolon pri filozofio en 1808, pri teologio en 1813. Li pastriĝis en 1813. Li ekinstruis jam pli frue en ĉeflernejo de Eger en 1808. Ekde 1812 li havis taskon en biblioteko de Eger. Li komencis instrui en universitato de Pest en 1822. Li multe laboris en preparo de filozofia vortaro de MTA.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Amicum foedus rationis cum experientia seu philosophia crisi recentissima deducta I–IV., (1818–1824)
  • Tentamen publicum ex logica et metaphysica applicata, (1822)
  • Az ifjú magyar bölcselkedő, (1830)

Fontoj[redakti | redakti fonton]