János Kiss (baletisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Kiss [jAnoŝ kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss János estas hungara baletisto, baletestro kaj koreografo.

János Kiss [1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1959 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiss János finis la lernadon en Ŝtata Baleta Instituto en 1979. En la sama jaro li aliĝis al la ĵus fondita baleta trupo en Győr. Post jaroj li estis primara dancisto. Ekde 1987 li instruas baleton en Győr. Li gvidas la baletan trupon en Győr ekde 1991. Post 2 jaroj lia instruejo ricevis la rangon filio de dancista altlernejo. Li ricevis premion Kossuth en 2008, pli frue ekde 1979 ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Iván Markó: A Nap szerettei (Amatitoj de la Suno) - la Suno
  • Iván Markó: Az igazság pillanata (Momento de la vero) - reĝo
  • Iván Markó: Jézus, az ember fia (Jesuo, filo de l' homo) - baptanto
  • Iván Markó - Béla Bartók: A csodálatos mandarin (La mirinda mandareno) - titolrolo

Liaj koreografaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Kaukázusi krétakör (1990)
  • Szent Margit legendája (1991)
  • Monarchia, Monarchia (1994)

Fontoj[redakti | redakti fonton]