János Kutassy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

János Kutassy [jAnoŝ kutaŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kutassy János estis hungara pastro, ĉefepiskopo, episkopo, preposto, kanoniko. Liaj familiaj nomformoj estis Kutassi, Kutasy, Kutassy kaj Kuthassy.

János Kutassy [1] naskiĝis en 1545 ?. Li mortis la 16-an de septembro 1601 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Kutassy lernis en Vieno, poste en 1572 li komemcis instrui en Nagyszombat. Post 5 jaroj li iĝis kanoniko en Esztergom, en 1581 preposto. Ekde 1587 li ricevis diversajn taskojn en Esztergom, poste li estis elektita episkopo de Pécs, en 1592 de Győr, samtempe kanceliero (lia oficejo estis en Sopron). En 1596 li ricevis la ĉefepikopan seĝon en Kalocsa, en la sekva jaro seĝon de Esztergom.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’Oratio habita in Comitiis Ratisbonensibus a Reverendiss’’ (1594.)
  • ’’Diversa formularia in actis publicis Hungariae…’’ - manuskripto

Fontoj[redakti | redakti fonton]