János Miklós Beér

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Miklós BEÉR [jAnoŝ kilOŝ bEr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beér János Miklós estas hungara kemiisto, profesoro, membro honora (1986) de Hungara Scienca Akademio.

János Miklós Beér [1] naskiĝis la 27-an de februaro 1923 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Miklós Beér studis en sia naskiĝurbo dum kaj post la 2-a mondmilito. Li edziĝis en 1944. Li akiris diplomon en Teknika Universitato de Budapeŝto en 1950. Inter 1949 - 1956 komence li laboris en instituto, poste li estis asistanto en la universitato. Post falo de la hungara revolucio de 1956 li forlasis la landon. Li plulernis en Sheffield (Masaĉuseco), kie li akirisis sciencajn gradojn (Ph.D) en 1960, (D.Sc) en 1968. Li gvidis laborejon en Nederlando inter 1960-1963, kie li okupiĝis pri brulado, flamoj kaj energio. Lia sekva lando estis Masaĉuseco, kie li instruis fuelojn. Inter 1965 - 1976 li instruis en Sheffield (li estis dekano inter 1973-1976), inter 1976 - 1993 en Masaĉuseca Instituto de Teknologio. Li ricevis nehungarajn premiojn inter 1965-2004, fine hungaran premion en 2008.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

Li estis aŭtoro de 324 teknikaj artikoloj

  • Gőzkazánok és tüzelőberendezések II. (1963) - libro
  • Combustion Aerodynamics (1972, 1983) - libro

Fontoj[redakti | redakti fonton]