János Salánki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Salánki [jAnoŝ ŝalAnki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Salánki János estis hungara kuracisto, fiziologo, biologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1987).

János Salánki [1] naskiĝis la 11-an de majo 1929 en Debrecen. Li mortis la 29-an de januaro 2003 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Salánki akiris medicinan diplomon en sia naskiĝurbo en 1954. En la sekva jaro li plulernis en Moskvo. En 1960 li hejmenvenis kaj laboris en instituto en Debrecen. Inter 19621990 li estis direktoro de biologia instituto en Tihany. Li doktoriĝis en 1971, li longe instruis en universitatoj en Budapeŝto kaj Veszprém (urbo), krome ekde 1985 li estis ĉefredaktoro de Acta Biologica Hungarica. Li okupiĝis ekzemple pri nervoj de helikoj kaj pri medioprotektado de Balatono. Li ricevis 3 premiojn inter 1967-1972.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Comparative studies on the regulation of the periodic activity in marine lamellibranchs (1966)
  • Regulation of periodicity by monoamines in the mussel Anodonta cygnea (1974)
  • Heavy metals in animals of Lake Balaton (1982)
  • My Way in Science (1999)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.