János Sarkadi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Sarkadi
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1920 (1920-08-19)
en Budapeŝto
Morto 26-an de aprilo 2006 (2006-04-26) (85-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemia inĝeniero
vdr

János Sarkadi [jAnoŝ ŝarkadi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sarkadi János estis hungara kemiisto, profesoro.

János Sarkadi [1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1920 en Budapeŝto. Li mortis la 26-an de aprilo 2006 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Sarkadi akiris diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1942. Dum la studentaj jaroj li aliĝis al grupo, kiu esploris la grundojn. Post la diplomo li laboris en instituto pri grundoj. Li okupiĝis pri artefaritaj sterkoj, li ĉiam esploris tiun teritorion. En 1957 li kandidatiĝis, en 1972 li doktoriĝis. En 1974 li estis nomumita titulara profesoro en kampuso en Keszthely, en la sama jaro li ricevis premion. Li pensiuliĝis en 1989.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Adatok a talaj szerves anyaga és termőképessége közötti összefüggés megvilágításához (1957) - kandidatiĝa disertaĵo
  • A műtrágyaigény becslésének módszerei (1972) - doktoriĝa disertaĵo
  • A búza környezete 1. Edafikus tényezők (1963) - ĉapitro en libro

Fontoj[redakti | redakti fonton]