János Székely (scenaristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Székely
Oskar-premiito
Persona informo
Naskonomo Freund János
Naskiĝo 7-an de julio 1901 (1901-07-07)
en Budapeŝto
Morto 16-an de decembro 1958 (1958-12-16) (57-jaraĝa)
en Orienta Berlino
Lingvoj germanaanglahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Erzsi Bársony vd
Infanoj Kati Székely vd
Profesio
Alia nomo John S. Toldy vd
Okupo scenaristo • romanisto • verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Székely [jAnoŝ sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székely János estis hungara-germana-usona scenaristo, Oskar-premiito. Lia pseŭdonimo estis John Pen, liaj pliaj alternativaj nomoj estis Hans Székely (en Germanio) kaj John S. Toldy (en Usono). Lia edzino estis Erzsi Bársony.

János Székely [1] naskiĝis la 7-an de julio 1901 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de decembro 1958 en Orienta Berlino (Germana Demokratia Respubliko).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Székely lernis en komerca akademio en sia naskiĝurbo. Lia poemo aperis en 1919. Depost falo de la Hungara Sovetrespubliko li rifuĝis al Vieno, en 1921 al Berlino, kie li komencis verkadi scenarlibrojn. Post jaroj li apartenis al la plej konataj scenaristoj de UFA, sed li verkis ankaŭ francajn kaj anglajn scenarlibrojn. En 1938 li rifuĝis al Holivudo, samtempe li edziĝis (baldaŭ li havis filinon. Ankaŭ en Holivudo li estis konata scenaristo de kaj mutaj filmoj, kaj sonfilmoj. En 1940 lia scenarlibro estis premiita. Pro la makartiismo en 1950 la geedza paro migris al Meksiko, fine ili translokiĝis al Orienta Berlino.

Elektitaj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Die namenlosen Helden (1923)
  • Ungarische Rhapsodie/Magyar Rapszódia (Berlino/Budapeŝto 1928; germane kaj hungare)
  • Melodie des Herzens/Vasárnap délután (Budapeŝto, 1929) - la unua sonfilmo en Eŭropo, laŭ la tiama tekniko ĝi estis farita samtempe en 4 lingvoj
  • Die schöne Tage in Aranjuez (Berlino, 1933)
  • Arise, My Love (Holivudo, 1940) kun Oskar-premio
  • Geschwader Fledermaus (Berlino, 1958)

Liaj romanoj[redakti | redakti fonton]

  • You can’t do that to Swoboda (1940)
  • Temptation (1946, hungare Kísértés 1947)

Fontoj[redakti | redakti fonton]