János Tormássy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
János Tormássy
Busto pri János Tormássy
Busto pri János Tormássy
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1744 (1744-08-12)
en Kecskemét
Morto 12-an de aŭgusto 1814 (1814-08-12) (70-jara)
en Kiskunhalas
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kalvinana pastro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

János Tormássy [jAnoŝ tormAŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Tormássy János estis hungara kalvinana pastro, episkopo, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Tormássi [tormAŝi].

Busto pri János Tormássy

János Tormássy[1] naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1744 en Kecskemét, li mortis la 12-an de aŭgusto 1814 en Kiskunhalas (pri la datenoj ne estas konsento inter fontoj).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Tormássy frekventis la necesajn lernejojn komence en sia naskiĝurbo, ekde 1760 en Debrecen. Li studis en universitato de Ĝenevo inter 1769-1771. Hejmenveninta li estis pastro en Kecskemét, ekde 1777 en Kiskunhalas. Li estis elektita eklezia ĉefnotario en 1790, episkopo en 1807. Li partoprenis en koncilio en Buda, en 1790 en la parlamento en Pozsony li estis predikisto. Tiutempe li estis konata elstara oratoro. Li multe strebis por la religilibero.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A szorongattatások között enyhülést óhajtó Izrael népének… (1782)
  • Egynehány prédikációk… a közelebb elmúlt országgyűlésére felsereglett úri rendek előtt (1791)
  • Hazáját és az Isten házát buzgón szerető Nehemiás… (1797)
  • A cheirothesiáról (1814)
  • A dunamelléki ref. egyházkerület története (1867)
  • Halas városa s eklézsiája históriája (1875)
  • Adalékok a dunamelléki ref. püspökök életéhez (1892)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]