József Ónody

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Ónody
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1882 (1882-09-12)
en Ercsi
Morto 17-an de aprilo 1957 (1957-04-17) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo naĝisto
vdr

József Ónody [jOĵef Onodi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ónody József estis hungara naĝisto, akvopilkisto, olimpiano, neoficiala olimpika ĉampiono, oficisto. Lia familia nomo erare estis Onodi.

József Ónody[1] naskiĝis la 12-an de septembro 1882 en Ercsi, li mortis la 17-an de aprilo 1957 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Ónody ekster la sporta vivo estis oficisto en ŝparkaso.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

József Ónody inter 1897-1925 estis sportisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj, kie plej ofte li naĝis. Tamen en 1899 li estis partoprenanto de la unua publika hungara akvopilka matĉo, inter 1903-1922 li ankaŭ estis akvopilkisto. Li estis hungara ĉampiono en 1909 (100 jardoj, rapidnaĝo), pli frue li estis trifoje la dua en la sama branĉo. Li estis olimpiano en Inter-Olimpiko 1906 kun ora medalo en 4 x 250 m stafeta rapidnaĝo, poste en Hungario en la Somera Olimpiko 1908 li restis sen rezultoj. Inter la mondomilitoj li havis postenojn en la hungara akvasporta vivo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]