József György

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GYÖRGY József (djoerdj) estis hungara kuracisto, natursciencisto naskita en Sátoraljaújhely la 13-an de julio 1813 kaj mortinta en Máramarossziget la 21-an de decembro 1862.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József György studis en Sárospatak, poste juron en 1830 en Peŝto, sed baldaŭ medicinon. De 1835 li estis asistanto-preleganto pri botaniko. Li iĝis doktoro pri medicino en 1836, ĉefkuracisto de la departemento Máramaros. Li esploris ankaŭ la mineralakvojn de la departemento kaj priskribis ĝis 1843 170-specajn de tiuj. Li kolektis plantojn kaj faris mikroskopajn esploradojn, sed liaj notaĵoj kun lia herbarkolekto iĝis viktimo de incendio en 1859. Li fervoris la establon de muzea asocio en Máramarossziget, kiu estiĝs nur en 1872. En sia doktordisertacio A természeti testeknek lépcsőnkénti kifejlődéséről (Pest, 1836) li anticipis sian epokon kun siaj evoluciaj konceptoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]