József Ijjas (historiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Ijjas
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1952 (1952-04-11)
en Budapeŝto
Morto 4-an de junio 1990 (1990-06-04) (38-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto
vdr

József Ijjas [jOĵef ijaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ijjas József estis hungara historiisto, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Íjjas.

József Ijjas[1] naskiĝis la 11-an de aprilo 1952 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de julio 1990 (la mortomonato eble junio!) en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Ijjas maturiĝis en benediktana gimnazio en Pannonhalma en 1970, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1975. Li ricevis stipendion de la universitato, poste li estis asistanto (1977–1981), lektoro (1981–1987), docento (1987–1990). Intertempe li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1982. Ekde 1981 li instruis ankaŭ en Pezindustria Universitato de Miskolc. Pli frue en 1976 kaj 1977 li esploris en Vieno helpe de aŭstra stipendio kaj li esploris en Vieno en 1983. Li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 1987. Lia laboro fokusiĝis pri historio de Aŭstrio en la 20-a jarcento. Li ricevis unuafoje medalon en 1975. Li estis eksedza sen ido.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A jogfejlődés összehasonlító vizsgálatának szerepe a jogtörténeti tudományos kutatásokban (1976)
  • Húsz év a Dunánál. Az osztrák–magyar kapcsolatok történelmi kérdései 1918–1938 között. (1986)
  • Német-Ausztria provizórikus kormányzati rendszere (disertaĵo, 1986)
  • Bevezetés az egyetemes állam- és jogtörténet forrásaiba. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1989, 1991, 1996)
  • Általános jogtörténet (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1991).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.