József Kürti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KÜRTI József[pr. kyrti] estis hungara aktoro naskiĝinta en Szatmár la 14-an de junio 1881 kaj mortinta en Budapeŝto la 18-an de junio 1939.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li debutis en 1904 ĉe la Trupo Thália kaj li ludis en 1906–07 en Pécs, en 1907–08 en la Népszínház–Vígopera, en 1908–09 denove en la Thália Társaság, ekde 1909 en Teatro Magyar, ekde 1913 ĝis 1925 en la Nacia Teatro (Budapeŝto), en la jaroj 1925–1928 Gaja Teatro, ekde 1929 ĝis sia morto en la Nacia Teatro. Li ludis en pluraj filmoj. Li aperigis ankaŭ poemvolumon.

El liaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Lucifer (Madách I.: Az ember tragédiája);
  • Oidipusz király (Sofoklo);
  • Attila (Miklós Kisbán: A nagyúr);
  • Petronius (Teleki L.: Kegyenc);
  • Bánk, Petur, Tiborc (Katona J.: Bánk bán);
  • Hamelin (Géraldy: Ezüstlakodalom);
  • Tóth Mihály (Mikszáth K.–Harsányi Zs.: A Noszty fiú esete Tóth Marival);
  • Balogh Ábel (Móricz Zs.: Úri muri);
  • Kent (Shakespeare.: Reĝo Lear); Otelo (Shakespeare);
  • Feledi Gáspár (Tóth E.: A falu rossza);
  • Mokány (Kisfaludy K.: Csalódások);
  • Miller (Schiller: Ármány és szerelem).

El liaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Ágyú és harang (1915) – Magyar Mihály
  • Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1917) - obstina kalvinano
  • Petőfi (1922) – Petrovich
  • Szerelmi álmok (1935, hungara-germana-aŭstra filmo) – barono Ernő Pekry
  • Magyar feltámadás (1938-39) – slovaka prizonisto

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.