Zsigmond Móricz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Móricz)
Zsigmond Móricz
Persona informo
Móricz Zsigmond
Naskiĝo 2-an de julio 1879 (1879-07-02)
en Tiszacsécse
Morto 5-an de septembro 1942 (1942-09-05) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de Debrecen vd
Familio
Gefratoj Miklós Móricz vd
Edz(in)o Mária Simonyi vd
Infanoj Lili MóriczVirág Móricz • Gyöngyi Móricz vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistodramaturgo • verkisto de porinfana literaturo • redaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Móricz Zsigmond [mOric ĵigmond] (Tiszacsécse, 29-a de junio 1879Budapest, 4-a de septembro 1942): verkisto, novelisto, ĵurnalisto, redaktoro, plej konata figuro de la hungara realisma prozo en la 20-a jarcento. Ŝiaj filinoj estis Virág Móricz kaj Lili Móricz.

pentraĵo de Rippl-Rónai pri Móricz Zsigmond

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li vizitis la reformatan gimnazion de Debrecen, poste de Sárospatak, Kisújszállás. Post abiturientiĝo li enskribiĝis al reformata teologio, sed baldaŭ li ŝanĝis al jura fakultato kaj fine al filologio. Li ekverkis porgazetaĵojn dum la jaroj pasantaj en Debrecen. Aŭtune de 1900 li translokiĝis al la hungara ĉefurbo Budapeŝto. Li ne finis siajn studojn, pro la vivteno li eklaboris en diversaj oficoj poste iĝis ĵurnalisto. De 1903 ĝis 1909 li estis kunlaboranto de Újság, liberala taggazeto. Li sukcese debutis en 1908, en la monata gazeto Nyugat [Njugat ~ okcidento] per la novelo Hét krajcár (Sep krejceroj). Post ties sukcesego, li destinis sin tute al la literaturo. Li iĝis per tiu novelo abrupte landkonata, fama verkisto. Ekde tiam li iĝis kunlaboranto de Nyugat, eĉ ties ĉefredaktoro (1930-33) kun Mihály Babits [babiĉ mihaj]. Li estis militkampa raportisto dum la unua mondmilito: li desegnis per siaj raportoj konsternan bildon pri la militaj suferoj de la hungaraj soldatoj (Vérben, vasban 1918 [En sango, fero]). Dum la Hungara Sovetrespubliko, li estis ano de la verkista direktorio, pro tio li suferis ĝenadojn dum la a Horthy-epoko. Liajn verkaĵojn kuraĝis aperigi longtempe nur la Nyugat.

Li edziĝis dufoje, lia dua edzino estis Mária Simonyi.

La naskiĝdomo[redakti | redakti fonton]

En 2006 evidentiĝis, ke oni prezentis dum jardekoj falsan naskiĝdomon de Móricz, pli modestan ol la vera. La fakta naskiĝdomo estis malkonstruita en 1970. La komunistoj volis prezenti malriĉan, kadukan, fragmitokovritan domon kiel naskiĝlokon de la verkisto de la malriĉuloj. La vera domo estis lastatempe kovrita per ardezo, kiu siatempe estis kuriozaĵo en tiu regiono de Hungario.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Móricz: Ĉiela birdo; HEA, 1979
  • Sep krejceroj, Tradukis Edmundo Sós, Marto 1911, p. 54-55
  • Sep krejceroj (Hét krajczár), Tradukis Szalay, Budapest, 1961. "Hungara Vivo" 3−4-a numero
  • Suzanna en Klagenfurt (Zsuzsanna Klágenfurtban), Tradukis L. Tárkony, Budapest, 1963. "Hungara Vivo" 1-a numero
  • Joŝka Samu Kiŝ (Kis Samu Jóska), Tradukis Kr. Nyitray, Budapest, 1968. "Hungara Vivo" 3-a numero
  • La stipendio, "Hungara Vivo"
  • Barbaroj, Tradukis V. Benczik, Hungara Antologio
  • Tragedio, Tradukis K. Bodó, Hungara Antologio
  • Malriĉaj homoj, Tradukis K. Bodó, Budapest: Hungaria Esperanto-Asocio, 1979
  • Estu bona ĝismorte, Tradukis J. Horvath, Budapest: Hungaria Esperanto-Asocio, 2015

Móricz Zsigmond

Etaj etetaj

Ajaj, iam
estis...
ĉu ne estis
eta

eteta
dometo
tie loĝis eta
eteta kateto.

Havis ĝi ja etajn
etetajn du bovojn,
ili trovis etan
etatan kukurbon.

Botojn prenis la eta
eteta kateto,
kie estas la etaj
etetaj bovetoj?

Ĝi traserĉis la etan
etetan arbaron,
sed ne trovas la etajn
etetajn vagantojn.

Ĝi trairas la etan
etetan herbkampon,
sed ne trovas la etajn
etetajn migrantojn.

Sed ĝi trovas etan
etetan kukurbon,
ĝi gin puŝas per eta
eteta gumboto.

Renversiĝis la eta
eteta kukurbo,
en ĝi estis la etaj
etetaj du bovoj.

Ĝi ekĝojis pro l'etaj
etetaj bovetoj:
jen finiĝas la eta
eteta fabelo!

trad.: Tibor Papp/aperis en DB

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]