József Karai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Karai
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1927 (1927-11-08)
en Budapeŝto
Morto 7-an de septembro 2013 (2013-09-07) (85-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto
vdr

József Karai [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Karai József estis hungara komponisto, korusestro.

József Karai [1] naskiĝis la 8-an de novembro 1927 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de septembro 2013.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Karai komencis sian relative malfruan muzikan edukadon en la aĝo de 12 jaroj, cetere li frekventis la kutimajn lernejojn en sia naskiĝurbo kaj Pécs. En la lasta periodo de la 2-a mondmilito li estis soldato, poste simpla laboristo. Inter 1947 - 1955 li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, sed li estis ankaŭ helpekzercisto aŭ dirigento de pluraj korusoj. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Farkas (komponisto), János Ferencsik, András Kórodi, János Viski kaj László Somogyi (dirigento). Dum la studentaj jaroj li edziĝis (1951). Post la diplomo éi daŭris la laboron ĉe korusoj, ekde 1969 li okupiĝis nur pri komponadoj. Li ricevis premiojn en 1972 kaj 1980.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A fonóban tánc jár ( 1951)
  • Téli táj (por virina koruso 1956)
  • Estéli nótázás (por varia koruso 1963; por virina koruso 1968)
  • Zene vonósokra (por orkestro 1978)
  • Óda baritonra és zenekarra (por baritono kaj violonorkestro 1980 laŭ poemo de Attila József)
  • Három dal (por tenoro kaj violonorkestro 1983)
  • Divertimento (por 5 blovinstrumentoj 1983–1985)
  • Négy vidám tétel (por orkestro 1988)
  • Hodie Christus natus est (por virina koruso 1989; por vira koruso 1998)
  • Adeste fideles (por varia koruso 1996)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]