József Osztróvszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Osztróvszky
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1818 (1818-01-12)
en Szeged
Morto 22-an de aprilo 1899 (1899-04-22) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Reĝa Jura Akademio
Okupo
Okupo juĝisto • pledadvokato • politikisto
vdr

József Osztróvszky [jOĵef ostrOvski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Osztróvszky József estis hungara juĝisto, parlamenta deputito, urbestro. Lia familia nomo malĝuste estis Osztrovszky.

József Osztróvszky[1] naskiĝis la 12-an de januaro 1818 en Szeged, li mortis la 22-an de aprilo 1899 en Budapeŝto.

Busto pri József Osztróvszky
Strato Osztróvszky en Szeged

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Osztróvszky maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris advokatan diplomon en Reĝa Jura Akademio (Pozono) en 1840. Post la diplomo li malfermis advokatan atelieron en Szeged. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis parlamentano kaj havis ankaŭ aliajn postenojn. Post fiasko de la revolucio li estis kondamnita, depost prizono li ricevis amnestion en 1855. Tamen li ne povis esti advokato, tial li laboris en asekura societo en Pest (urbo). Post kelkaj jaroj li revenis al Szeged kaj li estis advokato sub falsa nomo. En la jaro 1861 (tiam ne estis politika subpremo) li estis urbestro de Szeged, ekde 1867 li estis ĉefjuĝisto. Li pensiuliĝis en 1897. Li ricevis unufoje premion.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az elemi biztosítás Magyarországon (1858)
  • Alkotmány-zsebkönyv magyar publicisták számára (1861)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]