József Schittkó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Schittkó [jOĵef ŝitkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schittkó József estis hungarlandana akademia instruisto.

József Schittkó [1] naskiĝis en 1776, li mortis la 25-an de novembro 1833 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pri fruaj jaroj kaj lernado de József Schittkó mankas informoj. Li instruis en Linz, poste inter 1809 kaj 1833 en Akademio de Selmec. Li instruis matematikon, fizikon kaj mekanikon en rango konsilisto pri minejoj, sed samtempe li inventis pli novajn maŝinojn por la minejoj. Ili estis profititaj en la regionaj minejoj. Li faris la matematikon deviga studobjekto en ĉiuj altlernejoj en la Habsburga Imperio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Beiträge zur Bergbaukunde, insbesondere zur Bergmaschinen – Lehre (1833) - 2 volumoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.