József Somssich (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Somssich
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1812 (1812-08-18)
en Mike
Morto 15-an de junio 1894 (1894-06-15) (81-jaraĝa)
en Kaposújlak
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • politikisto
vdr

Grafo József Somssich, laŭ hungarlingve kutima nomordo Somssich József estis hungara pentristo, ĉambelano, oficiro. Lia nobela antaŭnomo estis saárdi.

József Somssich [1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1812 en Mike. Li mortis la 15-an de junio 1894 en Kaposújlak.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Somssich post lernado elektis la soldatan profesion, fine li eksiĝis kiel kapitano. En la sekvaj jaroj li okupiĝis pri sia bieno, krome li pentradis. Liaj pentraĵoj parte estis videblaj en la familia kastelo, parte en Katedralo Ĉieliro de Maria (Kaposvár). Li kopiis ankaŭ faman pentraĵon de Mihály Munkácsy. Li havis la titolon imperiestra kaj reĝa ĉambelano, krome li estis membro de la senato.

Li edziĝis en 1841 baldaŭ havanta 2 gefilojn. Li denove edziĝis en 1888 pro vidviĝo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]