József Szabó (geologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

József Szabó [jOĵef sabO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szabó József estis hungara inĝeniero pri minejoj, geologo, mineralogo, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1867). Lia nobela antaŭnomo estis szentmiklósi. Li estas "patro" de la hungara geologio.

Geologo József Szabó
Memortabulo pri József Szabó

József Szabó [1] naskiĝis la 14-an de marto 1822 en Kalocsa. Li mortis la 10-an de aprilo 1894 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Szabó frekventis Reĝan Universitaton en urbo Pest inter 1837-1841, poste li lernis en akademio de Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio), fine li studvojaĝis al norda parto de Habsburga Imperio, Prusio kaj okcidenta Rusio. Tie li studis la minadon, metalurgion, krome li lernis lingvojn. En 1847 li eklaboris en minejo en Transilvanio. Dum la hungara revolucio de 1848 li laboris en la ministerio. En 1851 li ekinstruis en universitato de Pest kiel asistanto, baldaŭe li instruis en lernejo kaj en komerca akademio, fine en 1860 li revenis al la universitato, kie li profesoriĝis. Li estis elektita dekano en 1875, rektoro en 1883. Li ofte esplorvojaĝis al Eŭropo, Afriko, Ameriko.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Bányaműszótár (német–magyar) (Germana-hungara fakvortaro pri minado), (1848)
  • Széksóvidékeink (rajzokkal) (1854)
  • Ásványtan (Mineralogio), (1861, poste plurfoje eldonita)
  • A salgótarjáni kőszénbánya részvénytársaság bányászatának leírása (1874)
  • Geológia (Geologio), (1883)
  • Selmecz környékének geológiai leírása (1891)

Fontoj[redakti | redakti fonton]