József Szauder
József Szauder | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de februaro 1917 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de aŭgusto 1975 (58-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | itala • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto • kritikisto • universitata instruisto |
József Szauder [jOĵef saŭder], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szauder József estis hungara literaturhistoristo, profesoro, instruisto, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1970).
József Szauder [1] naskiĝis la 26-an de februaro 1917 en Budapeŝto. Li mortis la 6-an de aŭgusto 1975 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
József Szauder frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo kaj Romo. Ekde 1941 li instruis en gimnazio. Inter 1950–1955 li laboris en Tutlanda Biblioteko Széchényi, krome li instruis ekde 1950 en Universitato de Budapeŝto. Inter 1961–1966 li estis katedrestro en universitato de Szeged, krome dekano en la studjaro 1964, poste li revenis al Budapeŝto, al literatura instituto. Inter 1971–1975 li instruis en Romo. Li okupiĝis precipe pri hungara kaj itala literaturoj. Li ricevis premiojn en 1965 kaj 1975.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Faludi Ferenc udvari embere (1941)
- Magyar irodalom (Hungara literaturo), kune kun Tibor Klaniczay, (1950)
- A romantika útján (1961) - studoj
- A magyar irodalom története 1849-ig (Historio de la hungara literaturo ĝis 1849 (1957, 1964, 1968, 1971) - kunverkinto
- Az éj és a csillagok. Tanulmányok Csokonairól (1980)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memortabulo en Budapeŝto