József Tóth (hidrologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

József Tóth [jOĵef tOt], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Tóth József estas hungara hidrologo, profesoro, membro korespondanta (2016) de Hungara Scienca Akademio.

József Tóth [1] naskiĝis en 1933 en Békés (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Tóth frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li migris al Nederlando, kie li akiris diplomon. Li translokiĝis al Kanado, kie li instruis en Universitato de Alberto, fine li iĝis emerita profesoro. Li prelegis ankaŭ ekzemple en Usono, Meksiko, Aŭstralio, Ĉinio, Tajlando. Ekde 1996 li instruis ankaŭ en Scienca Universitato Loránd Eötvös kiel titulara profesoro. En 2005 li hejmenvenis kaj aliĝis en Budapeŝto al la hidrologiaj esploroj. Li okupiĝas precipe pri akvoj sub la surfaco. Li ricevis nehungarajn premiojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.