Jackie Mittoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jackie Mittoo
Persona informo
Naskonomo Donat Roy Mittoo
Naskiĝo 3-an de marto 1948 (1948-03-03)
en Brown's Town
Morto 16-an de decembro 1990 (1990-12-16) (42-jaraĝa)
en Toronto
Mortokialo kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Jamajko
Okupo
Okupo muzikistomuzikproduktistokantoverkistopianisto • diskografa artisto
vdr

Donat Roy Mittoo (3a de Marto 1948 – 16a de Decembro 1990), pli bone konata kiel Jackie Mittoo,[1] estis jamajk-kanada klavaristo, kantoverkisto kaj muzika direktoro.[2] Li estis membro de The Skatalites kaj muzika direktoro de la registromarko Studio One.[3]

En la 1960-aj jaroj, li estis membro de The Skatalites, The Sheiks, The Soul Brothers, The Soul Vendors kaj Sound Dimension.[2] La komponoj de Mittoo en tiu periodo estis "Darker Shade of Black", "Feel Like Jumping", kaj "Baby Why". Li ludis kun Lloyd "Matador" Daley en 1968 kaj 1969.

Meze de la 1970-aj jaroj, li elmigris al Toronto, Ontario, Kanado. Tie li registris tri albumojn, Wishbone (Summus), Reggae Magic (CTL) kaj Let's Put It All Together (CTL). En 1970, lia kanto "Peanie Wallie" estis rekompnita en kanto nomita "Duppy Conqueror" kaj registrita de The Wailers.[3] La kanto de Mittoo nome "Wishbone" estis sukceso en 1971.

En la 1980s-aj jaroj, li ofte laboris kun Sugar Minott. En 1985, li veturis al Ganao kun la brita bando Musical Youth, kaj tie li registris kantojn kiuj poste estis publikigitaj en la albumo Jackie Mittoo in Africa.[4]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Jackie Mittoo in London (Coxsone, 1967)
  • Evening Time (Coxsone, 1968) – kun The Soul Vendors
  • Keep on Dancing (Coxsone, 1969)
  • Jackie Mittoo Now (Studio One, 1970) (publikigita ankaŭ en Bamboo)
  • Macka Fat (Studio One, 1970)
  • Wishbone (Summus, 1971)
  • Reggae Magic (Studio One, 1972) (publikigita ankaŭ en Canadian Talent Library)
  • Let's Put It All Together (United Artists #LA442-G, 1975) (publikigita ankaŭ en Birchmount)
  • Showcase (Studio One, 1976)
  • Hot Blood (Third World, 1977)
  • Show Case Volume 3 (Abraham, 1977) (publikigita ankaŭ kiel The Jackie Mittoo Showcase en Sonic Sounds)
  • In Cold Blood (Third World, 1978) (publikigita ankaŭ en Justice)
  • The Keyboard King (Third World, 1978) (publikigita ankaŭ en Weed Beat)
  • Anthology of Reggae Collectors Series, Vol. 4 (United Artists #LA804-H, 1978)
  • The Money Makers (A Jackie Mittoo Music Production, 1979)
  • Stepping Tiger (Rite Sound Inc., 1979)
  • Wild Jockey (Wackies, 1989) (publikigita ankaŭ kiel Jackie Mittoo At Wackies en Alpha Enterprise)
Kompilaĵoj
  • The Original (Third World, 1978)
  • Moving Away (Live And Love, 1979) – kun Jah Stitch
  • Plays Hits From Studio One And More (Rhino, 1991) – kun Winston Wright
  • Love And Harmony (Rhino, 1994) – kun Jah Stitch (republikigo de Moving Away)
  • Tribute To Jackie Mittoo (Heartbeat, 1995)
  • Keyboard Legend (Sonic Sounds, 1995)
  • Jackie Mittoo in Africa (Quartz, 1997)
  • Showcase: Striker Lee (Culture Press, 1997)
  • The Keyboard King at Studio One (Universal Sound, 2000)
  • Drum Song (Attack, 2003)
  • Last Train To Skaville (Soul Jazz Records, 2003) – kun The Soul Brothers
  • Champion In The Arena 1976–1977 (Blood and Fire, 2003) (republikigo de Show Case Volume 3 kun kromaĵoj)
  • Jackie Mittoo Featuring Winston Wright At King Tubbys (Attack, 2004) – kun Winston Wright
  • Jah Rock Style (Grooving with the Keyboard King 1976–1978) (Trojan, 2005)
  • Jackie Mittoo Rides On (Jamaican Recordings, 2008)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ReggaeCollector.com - Jackie Mittoo's Profile. Alirita 6a de Oktobro 2019.
  2. 2,0 2,1 Colin Larkin, eld. (1997). The Virgin Encyclopedia of Popular Music (Concise ed.). Virgin Books. p. 858. ISBN 1-85227-745-9.
  3. 3,0 3,1 Jackie Mittoo | Biography & History. Alirita 6a de Oktobro 2019.
  4. Campbell, Howard (2015) "New voyage for Jackie Mittoo in Africa Arkivigite je 2016-09-18 per la retarkivo Wayback Machine", Jamaica Observer, 29a de Marto 2015. Alirita la 30an de Marto 2015

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]