Jacob Isaacsz. van Swanenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacob Isaacsz. van Swanenburg
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1571 (1571-04-21)
en Leiden
Morto 16-an de oktobro 1638 (1638-10-16) (67-jaraĝa)
en Utreĥto
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Familio
Patro Isaac van Swanenburg
Frat(in)oj Willem Isaacsz Swanenburg • Claes Isaacsz Swanenburg
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj The Last Judgment and the Seven Deadly Sins
vdr

Jacob Isaacszoon van Swanenburg[1] (nederlandlingva prononco: [ˈjaːkɔp fɑn ˈsʋaːnə(m)bʏr(ə)x]; 1571, Leiden – 1638, Utreĥto) estis nederlanda pentristo, desegnisto kaj artokomercisto. Li estis konata pro siaj urbopejzaĝoj, historiaj pentraĵoj, kristanaj religiaj scenoj kaj portretoj. Li pasigis gravan parton de sia fria kariero en Italio antaŭ reveni al sia denaska Leiden. Li estis instruisto de juna Rembrandt.[2]

Swanenburg estis en Venecio ĉirkaŭ 1591. En Italio li pasigis iom da tempo ankaŭ en Romo: li ekzemple pentris roman scenon ĉe Vidaĵo de la placo de Sankta Petro en Romo. Li setliĝis en Napolo ĉirkaŭ 1598. Li edziĝis la 28an de Novembro 1599 al Margaretha De Cardone, nome filino de loka vendisto.[2][3]

La torturoj de la infero.

Li vendis siajn pentraĵojn rekte el sia ateliero en Napolo. En 1608 li estis akuzita ĉe la Napola Inkvizicio pro montrado de pentraĵoj priskribantaj scenojn de sorĉado en sia vendejo.[2] La akuzo rilatis al granda olepentraĵo priskribanta nombrajn sorĉistinojn kaj diablojn engaĝintaj en maldeca agado, kion li estis montrinta ekster sia vendejo. Dum la proceso van Swanenburg klarigis, ke li nur prenis la pentraĵon kiun li estis komencinta tri jarojn antaŭe por purigi ĝin. Li deklaris, ke li estis studinta pentrarton en Venecio sen instruisto. Li povis konvinki la inkviziciiston pri sia bona volo kaj liberiĝis nur je severa admono. Se la inkviziciisto estus koninta, ke van Swanenburg ne estas katolika, la puno estus estinta pli severa.[3]

Post reveno en Nederlandon, li estis registrita kiel instruisto de la juna Rembrandt en 1620. Kvankam la temoj de van Swanenburg (ĉefe urbaj pejzaĝoj kaj inferaj scenoj) ne lasis notindan influon super la verkaro de Rembrandt, la uzado fare de Rembrandt de klaroskuro kaj lia intereso por artefarita lumo eble havas siajn radikojn en la inferaj scenoj de van Swanenburg.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alternativaj nomformoj estas jenaj: Jacob Isaacsz. van Swanenburch, Jakob Isaacsz. van Swanenburch, Jakob Isaacsz. van Swanenburgh, Monogrammist IVS, Monogrammist JVS, Danziger Höllenmeister
  2. 2,0 2,1 2,2 Jacob Isaacsz. van Swanenburg en la Instituto pri arta historio de Nederlando
  3. 3,0 3,1 3,2 Amy Golahny, Rembrandt's Reading: The Artist's Bookshelf of Ancient Poetry and History, Amsterdam University Press, 2003, pp. 59-64