Jacobo Arbenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jacobo Arbenz Guzmán)
Jacobo Arbenz
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1913 (1913-09-14)
en Ketzaltenango
Morto 27-an de januaro 1971 (1971-01-27) (57-jaraĝa)
en Meksikurbo
Mortis pro nekonata valoro vd
Tombo Guatemala City General Cemetery vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Q5754495 vd
Ŝtataneco Gvatemalo vd
Alma mater Escuela Politécnica (Guatemala) vd
Partio Partio de Agado Revolucia vd
Subskribo Jacobo Arbenz
Familio
Edz(in)o María Cristina Vilanova vd
Infanoj Arabella Árbenz • Jacobo Árbenz Vilanova • Leonora Árbenz vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • militisto vd
Aktiva dum 1932– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jacobo ARBENZ Guzmán, svisdevena, nask. je la 14-a de septembro 1913, mort. je la 27-a de januaro 1971, estis Prezidanto demokratie elektita de Gvatemalo de 1951 ĝis 1954, kiam li estis forpelita de ŝtatrenverso aranĝita de la usonaj Sekretaj Servoj, kaj estis anstataŭigita per militista diktatoro Carlos Castillo Armas.

Estinte elektita la 15-an de marto 1951, la Arbenz-a registaro efektivigis agran reformon cele dispartigi la neuzitan agron. La United Fruit Company (UFC), usona firmao, estis la plej granda terposedanto de la lando. La registaro eksproprietigis parton de la tero, kaj donis al la kompanio kompenson de 600.000 dolaroj, kiun la UFC konsideris nesufiĉa.

En 1952 estis leĝigita la Komunista partio de Gvatemalo, kiu havis rimarkindan influon en la kamparanaj organizoj. La UFC sukcesis konvinki la usonan registaron pri la supozata komunismemo de la registaro, kaj tiu ordonis al la spionagentejo CIA, ke ĝi pretigu ŝtatrenverson por forigi la registaron.

Arbenz demisiis la 27-an de junio de 1954 kaj ekziliĝis, unue al Kubo kaj poste al Prago. Li forpasis en Meksiko en 1971.