Jacobus Klaas Hammer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacobus Klaas Hammer
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1928 (1928-06-12)
Morto 5-an de junio 2011 (2011-06-05) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Taxusstraat
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Subskribo Jacobus Klaas Hammer
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Jacobus Klaas Hammer, konata kiel Ko Hammer estis nederlanda esperantisto. Li naskiĝis la 12-an de junio 1928 kaj mortis la 5-an de junio 2011 preskaŭ 83-jara.

Kun sia edzino Tiny li estis la centro de la Esperanto-vivo en Zaanstad. En sia juna aĝo li ege aktivis en la Skolta Esperanto-Ligo, kies eldonaĵojn ofte li kreis.

En 1995 kelkaj Esperanto-asocioj kunfandiĝis en unu nova asocio Esperanto Nederland, kaj FEN-X fariĝis ĝia membrogazeto. Ek de la unua numero de FEN-X en januaro 1996 Ko Hammer estis ĝia redaktanto. FEN-X estu prononcita Fenikso, ĉar ĝi, same kiel la mitologia birdo, renaskiĝis el sia cindro. El la cindro de la malnovaj organizaĵoj naskiĝis energia, moderna asocio kaj FEN-X devis spegule dismontri tiun novan etoson kun nova, talenta redaktanto. Ko Hammer havis multajn kvalitojn sed tamen ne volis akcepti la postenon definitive. Nur provizora redaktanto li volis esti, ĝis iu pli kompetenta sin anoncos. Tiu provizora funkcio daŭris 15 jarojn. “Nenio estas pli definitiva ol io provizora” li foje diris. Li estis survoje al la 100a Fenikso, aperonta en 2012 sed ni neniam scios kiujn ideojn li jam havis en sia kapo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

1969: Ĵamborea Lingvo, skolta lernolibro por lerni Esperanton, verkita kun helpo de J. Le Couteur kaj aliaj. Tiu libro rekte en Esperanto ebligas al geskoltoj lerni Esperanton malpere de sia gepatra lingvo.

1974: Skolta kaj Tenduma Terminaro. Temas pri vortaro de skoltaj terminoj utilaj dum tendaro.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. letero de Ko Hammer al Ivo Durwael, FelixArchief, arĥivaĵo 2233#328

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]