Jacut de Landoac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Jacut de Landoac estis sanktulo de kristanismo.

Sankta Jagu[redakti | redakti fonton]

Jacut de Landoac ankaŭ nomita Jacut de Bretagne au sankta Jacut (bretone sankt Jagu) naskiĝis en la 5-a jarcento en Gaŭlujo kaj plejan parton travivis en Armoriko. Same kiel gepatroj siaj, fratoj kaj fratino, li iĝis katolika kaj ortodoksa sanktulo, festite la 8-an de februaro.

Lia vivo[redakti | redakti fonton]

Li estas filo de Fragan kaj Gwenn. Lia familio kuza al la bretona reĝo, fuĝis antaŭ la saksoj kaj rifuĝis en Armoriko ĉe la golfo de Sankta-Briego, ĉe Gouet, en la loko nomiĝonta Ploufragan.

De Jacut estas fratino, sankta Klervi kaj du fratoj, lia ĝemelo Weithnoc (gwetenok) kaj pli juna Gvenoleo kiuj ambaŭ iĝos sanktuloj. Ĉiuj tri fratoj estis disĉiploj de sankta Budoc (Budok).

Li estis granda survoja monaĥo kaj kristanigis diversajn lokojn kie oni plu kultas lin. Pluraj eĉ estas samnomaj, Saint-Jacut-de-la-Mer, Saint-Jacut-du-Mené, Saint-Jacut-les-Pins.

Morto[redakti | redakti fonton]

Laŭdire li mortis en iu 8-a de februaro, en unua parto de la 5-a jarcento. Lin oni entombigis en preĝejo de monaĥejo.

Relikvoj[redakti | redakti fonton]

Proksimume en la 878 alvenis milit-ŝipoj de vikingoj. Por eskapi for, monaĵoj de Saint-Jacut-de-la-Mer urĝe alfuĝis al plej interna Bretonio. Ili savis tion kio pli karis al ili: relikvoj de siaj sanktuloj. Tiel ili delasis en la paroĥejo kiu jam nomiĝis same kiel ilia sankta patrono (Saint-Jacut-les-Pins) liajn brakostojn. Ĉi tiun tranporton de la relikvoj ĉiuj preĝejoj dediĉitaj al Sankta Jacut festas la 5-an de julio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Tiu artikolo estas parta traduko el la franca Vikipedia artikolo.
  • Fonto: Tous les Saints du calendrier, de Jacque Chabannes, Librairie Academique Perrin, 1970.