Saint-Jacut-du-Mené

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo



Koordinatoj: 48°17′03″N 02°28′50″U  /  48.28417°N, 2.48056°U / 48.28417; -2.48056 (Saint-Jacut-du-Mené)
Saint-Jacut-du-Mené
komunumo
Regno Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Collinée
Komunumaro Komunumaro de Mené
Situo Saint-Jacut-du-Mené
 - alteco 200 m s. m.
 - koordinatoj 48°17′03″N 02°28′50″U  /  48.28417°N, 2.48056°U / 48.28417; -2.48056 (Saint-Jacut-du-Mené)
Plej alta punkto
 - alteco 296 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 150 m s. m.
Areo 19,81 km² (1 981 ha)
Loĝantaro 752 (2010[1]2015)
Dato 2008-2014
Urbestro Claude Perrin
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 22330
INSEE 22303

Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor

Vidu situon de Saint-Jacut-du-Mené kadre de Côtes-d'Armor
DEC
Saint-Jacut-du-Mené
Saint-Jacut-du-Mené

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Saint-Jacut-du-Mené kadre de Francio
DEC
Saint-Jacut-du-Mené
Saint-Jacut-du-Mené
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Saint-Jacut-du-Mené
Retpaĝo: www.stjacutdumene.fr
v  d  r
Information icon.svg

Saint-Jacut-du-Mené [sɛ̃ʒakydyməne] estas franca komunumo, en la departemento Côtes-d'Armor en la regiono Bretonio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Saint-Jacut-du-Mené situas en Centra Bretonio, je sama distanco de Saint-Brieuc, Rennes kaj Dinan.


Historio[redakti | redakti fonton]

Saint-Jacut-du-Mené venas de abatejo Saint-Jacut-de-la-Mer, ankaŭ kromnomata antaŭlonge Saint-Jacut-de-l'Isle (abatejo fondita de sankta Jacut kaj ties ĝemela frato sankta Guéthénoc (Gwézénec).

Saint-Jacut-du-Mené estas departigo de la malnova origina paroĥo de Plessala. La preĝejo (ecclesia Sancti Jacuti de Selmene) estas citita ekde 1163 en papa buleo kiel posedaĵo de la abatejo Saint-Jacut-de-l'Isle (Anc. év. IV, 278). Unue priorejo de ĝi, ĝi ŝajnas ne plu havi ligilon kun la abatejo ekde la 16-a jc. La paroĥo (parrochia de Sancto Jacuto de Mene) estas menciita ekde 1269 okaze de la donacio al la abatejo de Boquen de dekonimposto al La Corbière kaj al La Brousse (Anc. év. III, 260). Ĉarto de 1439 de Boquen citas la leprulejon de Saint-Jagut. Laŭ Ogée : « en 1450, la Abatejo Saint-Jacut havis la nobelpalacon de La Guerinais kaj akvomuelejon dirata de Saint-Jacut.... ».

La paroĥo de Saint-Jacut-du-Mené apartenas, sub la Malnova Reĝimo, al la diocezo de Saint-Brieuc. En 1789, ĝi havis subdelegacion en Moncontour kaj dependis de la reĝa sidejo de Rennes. La paroĥestrado alternis. Saint-Jacut-du-Mené elektis sian unuan konsilion komence de 1790. Kvankam starigita al komunumo en 1790, Saint-Gilles-du-Mené (Saint-Gilles) restis ĝis en 1807 subparoĥo de Saint-Jacut-du-Mené. Per dekkreto de la 17-a de julio 1805, la subparoĥo de Saint-Jacut-du-Mené estis kunigita al tiu de Collinée. Per dekreto de la 16-a de marto 1820, la subparoĥo de Saint-Jacut-du-Mené estas altigita kaj tiam aprtigita de tiu de Collinée. La nomo estas unue Saint-Jacut. La aldono de « -du-Mené » aperis ekde la 12-a de februaro 1821.

La teritorio de la komunumo estis dufoje pligrandigita, malprofite al tiu de Gouray per la enklavo de Bransart aŭ Bransac (dekreto de la 24-a de oktobro 1823) kaj per la vilaĝoj La Gouillère (aŭ La Goulière), La Chênaie, La Tiolais (aŭ La Thiollaye), La Ruais, La Haye kaj La Roche (dekreto de la 10-a de aŭgusto 1849).

Oni trovis la sekvantajn nomojn : Eccl. S. Jacuti de Selmene (en 1163), Par. de S. Jacuto du Mene (en 1269), Par. de S. Jacuto (en 1271).

Noto : la komunumo Saint-Jacut-du-Mené konsistas el la vilaĝoj : La Villeneuve, La Clôture, Le Pommeraye, La Brousse, Le Rocher, La Martinée, La Touche, La Ville-au-Chevalier, Bransard, Le Coudray, La Ville-au-Cointre, Le Beaujaune, La Hutte-à-l'Anguille, La Haute-Ville, Les Fourneaŭ, La Ville-d'Aimant, Le Vieŭ-Parc, Kercoursac, Le Perey, Le Faye, Le Mené, Le Bon-Réconfort, ktp.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]


Administrado[redakti | redakti fonton]

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
marte 2001 Claude Perrin


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Demografio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa entrepreno estas Kermené, filio de la magazenoĉeno Leclerc fakigita en viando.

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo Saint-Jacut (1843). La unua ŝtono estis metita la 4-an de aprilo 1843. La sonorilturo de la preĝejo estis detruita per fulmo en 1936 kaj tuj rekonstruita.
  • Kapelo Notre-Dame du Bon-Réconfort (16-a jc). En tiu kapelo kunvenis la eminentuloj de la paroĥo, la 5-a de aprilo 1789, por redakti siajn plendojn (sub la prezido de Pierre Mathurin Caresnel). La kapelo ŝirmas lignan statuon de "Kristo preĝanta" (17-a jc) kaj lignan statuon de la Dipatrino (17-a jc) ;
  • Kapelo Saint-Jean-Baptiste kaj Saint Antoine (ĉ. 1656). La flanka pordo surhavas la blazonon de la familio Parc Locmaria. Videblas en tiu kapelo fragmentoj de vitraloj de la 16-a jc kaj statuojn de sankta Johano la Baptisto kaj de Mario Magdaleno, el plurkolora kalko, datiĝantaj de la 15-a jc.
  • Krucoj de La Bellière, de Notre-Dame de Bon-Réconfort (17-a jc), de Rohée, de Fourré (18-a jc), de Bransac (16-a jc) kaj de la kapelo de Parc (soklo datiĝanta de 1656).
  • Kastelo de Parc Locmaria (16-a - 17-a jc). La loka senjoro juĝis en La Thiollaye. en la 17-a jc, Jean du Parc akiris la koncesion de du foiroj kaj bazaro, ne malproksime de la kastelo, kun permeso konstrui halojn. Sur kameno kaj pordo videblas la blazono de la famille Parc. La bieno poste iras per geedziĝoj al la familioj Cleuz du Gage en la 17-a jc, kaj Kerrouartz en la 18-a jc. La privata kapelo datiĝas de 1656. La kastelo estas restaŭrata de 1987. Oni tie vidas panfornon kaj kolombejon kun 400 kolombotruoj.
  • Palaco de La Goulière (17-a jc).
  • Domo de Bransac (17- 18-a jc).
  • Malnova mirakla fontano miraculeuse, situanta ne malproksime de la kapelo Saint-Jean-Baptiste kaj Saint-Antoine. Ĝi akvo estis fama por kuraci porketojn.
  • Akvomuelejoj de Saint-Jacut, de La Herdière, de Parc.
  • Menhiro de La Ville-au-Chevalier, longa je 7 m kaj falinta.
  • Du menhiroj de La Touche aŭ de La Martinais (neolitiko). Ambaŭ estas longaj je 5 m kaj unu estas falinta.
  • Tomboŝtono (frua Mezepoko), situanta Place de l'Église.
  • Teramaso nomata kastelo de La Couaille.
  • Kampadejo de Vieŭ-Parc.
  • Kampadejo de L'Étang.
  • Restaĵoj de gaŭla-romia vilao en Gué-Haria.

Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]