Langourla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo



Koordinatoj: 48°17′09″N 02°24′52″U  /  48.28583°N, 2.41444°U / 48.28583; -2.41444 (Langourla) (mapo)
Langourla
komunumo
Eglise et Tour Langourla.jpg
Preĝejo de Langourla kaj turo Saint-Eutrope
Blason de la ville de Langourla (Côtes-d'Armor).svg
Blazono
Regno Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Collinée
Komunumaro Komunumaro de Mené
Situo Langourla
 - alteco 200 m s. m.
 - koordinatoj 48°17′09″N 02°24′52″U  /  48.28583°N, 2.41444°U / 48.28583; -2.41444 (Langourla) (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 218 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 127 m s. m.
Areo 21,41 km² (2 141 ha)
Loĝantaro 555 (2010[1]2015)
Dato 2008-2014
Urbestro Pierre De Leusse
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 22330
INSEE 22102

Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor

Vidu situon de Langourla kadre de Côtes-d'Armor
DEC
Langourla
Langourla

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Langourla kadre de Francio
DEC
Langourla
Langourla
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Langourla
Information icon.svg
vdr

Langourla [lɑ̃guʁla] (bretonlingve Langourlae) estas franca komunumo, en la departemento Côtes-d'Armor en la regiono Bretonio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komunumo situanta sudoriente de departemento Côtes-d'Armor, en la montoj Mené, bordere de la arbaro de Boquen kaj ties abatejo.

Aliro[redakti | redakti fonton]

  • Per aviadilo : la flughavenoj de Saint-Brieuc-Armor kaj Rennes-Saint-Jacques estas la plej proksimaj de Langourla.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Compass rose pale.svg Le Gouray Plénée-Jugon Rouillac Compass rose pale.svg
Saint-Jacut-du-Mené

North
West  Langourla  East
South

Éréac
Saint-Vran kaj Mérillac

Distancoj, per aŭta vojo, inter Langourla kaj :

Hidrologio[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas sur du akvokolektaj areoj : tiu de rivero Rance kaj tiu de rivero Arguenon. La rivero Rance trairas la sudon de la komunumo, iomete post sia fonto en Collinée. La rivero estas en kelkaj lokoj la limo kun Saint-Vran. La rivero Arguenon ne trairas Langourla sed la rivereto Bos Robert norde de la komunumo alfluas en la riveron Arguenon je la nivelo de Plénée-Jugon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato estas oceana kaj relative milda. La vintroj estas humidaj kaj averaĝe mildaj. La someroj estas relative sekaj, modere varmaj kun sunaj.

Monato
Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec jaro
Averaĝaj maksimumaj temperaturoj (°C) 8 9 12 13 16 20 21 22 19 16 12 9 14,75
Averaĝaj minimumaj temperaturoj (°C) 4 4 5 6 8 11 13 14 12 10 7 5 8,25
Averaĝaj temperaturoj (°C) 6 6,5 8,5 9,5 12 15,5 17 18 15,5 13 9,5 7 11,5
Monataj averaĝoj da pluvkvanto (mm) 80,6 52,4 47,9 64 57,2 35,8 49,7 42,6 48,4 82,9 78,1 87,2 726,8
Fonto : Klimataj datumoj de Lamballe 2000-2007

Toponimio[redakti | redakti fonton]

LANGOURLA estas bretona vorto konsistanta el du terminoj. Lan venas de lann signifanta, aŭ "ermitejo", aŭ "tero kovrita per erikejoj". GOURLA estas nomo de persono. Verŝajne tiu bretona nomo estis skribita GOURLAE, konsistanta el GOUR "viro" kaj LAE, kiu signifus "fidelulo, kredanto, religiulo". Gourla signifus do "fidela viro" au "kredanto".

Historio[redakti | redakti fonton]

En Langourla, la plej malnova spuro de civilizacio estas la menhiro de La Coudre (aliaj menhiroj verŝajne estis detruitaj laŭlonge de la jarcentoj). Tio signifas ke la homoj vivis en tiu komunumo en la bronzepoko, t.e. en ĉ. 2 000 jaroj antaŭ Kristo. Tiuj homoj vivis en vilaĝoj kaj jam kultivis kampojn. Antaŭ ili, aliaj popoloj vivis en la regiono, sed ili ne postlasis spurojn.

Langourla estas tre malnova paroĥo : en 1211, estas spuroj de ĝia ekzisto[2]. Sed la nomo de Langourla jam estis konata en la antaŭa jarcento. Nobelo de Langourla estis ligita al la duko Alain Fergent, poste al la duko Conan la 3-a. Li mortis en 1148. La teritorio de Langourla antaŭlonge etendiĝis ĝis Merdrignac kaj Saint-Launeuc, kio devigis starigi du subparoĥojn por komodeco kaj utileco de la paroĥanoj, kiuj estis Saint-Vran kaj Mérillac : iom post iom, tiuj du subparoĥoj altiĝis al paroĥo, sed Langourla havis la privilegion esti « patrina preĝejo » de tiuj tri paroĥoj. La paroĥo estis administrata ĝis en 1312 de Templanoj.

En ĉ. 1273, oni retrovas Langourla ligita al Saint-Vran kun la nomo Parrochia de Langourla et de Sancto-Verrano. En 1330, ĉiu paroĥo estis retrovinta sian sendependecon kaj, en 1790, Langourla fariĝis komunumo.

Poste, Langourla fariĝis ĉefurbo de kantono ĝis la franca Revolucio de 1789 : la dependaj komunumoj estis Éréac, Mérillac, Saint-Jacut-du-Mené kaj Saint-Gilles-du-Mené, kun enloĝantaro el 4 000 animoj en tiuepoke.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Langourla
france D'azur aŭ trois bandes d'or. esperante Lazura kun tri oraj dekstraj balteoj.
france D'azur aŭ trois bandes d'or.
esperante Lazura kun tri oraj dekstraj balteoj.
Uzata ekde:
Information icon.svg
vdr

Administrado[redakti | redakti fonton]

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
24-an de marto 2001 22-an de marto 2008 Loïc Robert Sendependa (SE) Agrikulturisto. Elektita per 9 voĉoj


marte 2008 Pierre de Leusse Sendependa (SE) Emerito. Elektita per 11 voĉoj


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Demografio[redakti | redakti fonton]

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Unua preĝejo Saint-Eutrope[redakti | redakti fonton]

La unua preĝejo datiĝas antaŭ la 13-a jc kaj situis sur la nuna loko de la urbodomo kaj de la poŝtoficejo. Dediĉita al sankta Eŭtropo, nenio restas de ĝi, detruita en 1845. Antaŭ la Revolucio, Langourla posedis relikvojn de sankta Eŭtropo, enmetitajn en arĝenta brako, kiu estis rabita de Palasne de Chameaux kaj ties trupoj[3].

Turo Saint-Eutrope[redakti | redakti fonton]

La turo Saint-Eutrope en Langourla.

La turo Saint-Eutrope datiĝus de la 13-a jc, sed ĝi estas registrita de la 16-a jc en la datumbazo "Mérimée". Kun okangula formo kaj konstruita per konstruŝtono, ĝi havas kvar arkajn aperturojn.

La turo Saint-Eutrope estis savita per klasado kiel historia monumento la 19-an de majo 1965[4]. Ĝi estis komplete restaŭrita. La tombejo estis transmovita al la orienta elirejo de la centro fin de la 1950-aj jaroj.

Preĝejo Saint-Pierre[redakti | redakti fonton]

La unua ŝtono de la tria preĝejo de Langourla estis metita la 11-an de julio 1870. Dum ĝia konstruo, oni diris meson en la kapelo Saint-Joseph, pligrandigita per barako el ligno ĉe la suda flanko por akcepti ĉiujn loĝantojn. Ĝi estis finita la 5-an de oktobro 1873 kaj dediĉita al sankta Petro. Ĝi estas la una preĝejo de Langourla.

La kapeloj[redakti | redakti fonton]

Kapelo Saint-Yves[redakti | redakti fonton]

La kapelo Saint-Yves, aŭ kapelo de Rochettes, estas nun malaperinta. Ĝi situis sur la loko nomata La Rochette, sude de la centro de Langourla. Ĝi estis konstruita en 1658 de Guillaume Turmel kaj Marguerite Pilorget.

La franca Revolucio venkis la solidecon de tiu kapelo. Ĝi estis forlasita kaj ruiniĝis.

Kapelo Saint-Joseph[redakti | redakti fonton]

La kapelo Saint-Joseph ne havas aĝon. Ĝi datiĝus de 1619. Ĝi situas norde de la centro. Dum la franca revolucio, ĝi estis duone malkonstruita kaj utilis kiel ĉevalejo por la filo de Palasne de Champeaux, deputito dum la revolucio. Tiu filo kaj ties armeo estus profaninta la relikvojn, ŝtelint la arĝentaĵojn kaj la ornamojn de la la kapeloj, kaj eĉ forprenis unu el la sonoriloj de la kapelo. En 1818, Anne-Marie Rouault de Livoudray komencis la restaŭron. La kapelo denove estis uzebla por mesoj en 1821, sen sia lasta sonorilo, falinta dum la laboroj. Nova sonorilo estis metita en septembro 1837 kaj baptita Antoinette-Sophie. La kapelo estis denove restaŭrita en 1905. Dum longa tempo, jaraj foiroj altiris grandegajn homamasojn ĉirkaŭ la kapelo. Ĝi ŝirmas, ankoraŭ nun, vitralon de la 15-a jc sur la okcidenta pinjono kaj miraklan kverkon. Tiu multjarcenta kverko mortis, sed estas restaĵo. Nova kverko estis plantita en la sama loko kaj ties trunko miksiĝis kun la restaĵo de la maljuna kverko. Jam kultata en la druida epoko, la kverko estas legenda simbolo de fekundeco. Autaŭlonge, la virinoj, kiuj deziris infanon aŭ edzon, venis froti sian postaĵon kontraŭ ĝi post noktiĝo.

Kapelo Saint-Georges[redakti | redakti fonton]

La kapelo Saint-Georges situas sudoriente de la centro en la vilaĝo Blanc-Mouton. Ĝi datiĝus de la 17-a aŭ 18-a jc.

La kapelo estis restaŭrita komenco de la 19-a jc, sed nun ĝi estas forlasita, eĉ sen pado por aliri ĝin.

kapelo Saint-Gilles[redakti | redakti fonton]

Kapelo Saint-Gilles-des-Prés en Langourla.

La kapelo Saint-Gilles-des-Prés situas sudokcidente de la centro, ne malproksime de la vilaĝo Plessis. Ĝia konstruo datiĝas de la mezo de la 15-a jc. La arkivoj de la paroĥo rakontas ke en 1450, Gilles de Bretagne mortis, sufokita inter du matracoj, en la kastelo de La Hardouinais en Saint-Launeuc. Lia korpo estis transportita al la abatejo Boquen en Plénée-Jugon. La kvar bovoj, kiuj tiris la funebran ĉaron, haltis tie kie nun estas konstruita la kapelo. Ili rifuzis pluiri. La pastro kaj la aliaj kunirantoj tiam ekpreĝis Dion kaj sanktan Gilles por ke ili helpu ilin. Unu el la bovoj tiam frapis ŝtonon per hufo. La spuro restis gravurita. La bestoj reiris ĝis Boquen. Tie estis do starigita kapelo. jen por la legendo.

Asocio, nomata "Les amis de Saint-Gilles" kaj konsistanta el najbaroj de la kapelo, decidis en 2003 de relanĉi la pardonprocesion kaj restaŭri la kapelon. Vi povas do ankoraŭ ĉeesti meson en la kapelo, kaj manĝon, la unua dimanĉon de septembro ĉiujare.

La aliaj lokoj de la komunumo[redakti | redakti fonton]

La lago kaj la preĝejo Saint-Pierre de Langourla.
  • menhiro de La Coudre, duonfalinta. Fine de la 19-a jc, viroj fosis ĉe ĝia bazo profunde ĝis du metroj, esperante malkovri trezoron. Tiu laboro ne aperigis trezoron, sed klinis la menhiron kia ĝi estas nun.
  • Ŝtonĥaoso estas videbla en Quémelin, sudokcidente de la centro. Tio estas arbareto semita per granitaj rokoj kaj trairata per la rivero Rance.
  • Lago situanta malsupre de la centro, je La Ville Ducas. Proksime estas la malnova mino Colombel. Granda parto de la granito uzata en la komunumo (kaj ekstere) komence de la 20-a jc venis el tiu mino. Ĝi estas nun aranĝita kiel herba teatro kaj akceptas, inter aliaj, ĵazfestivalon ekde 1996.
  • Cirkvito por tutgrundaj bicikloj iras ĉirkaŭ la komunumo pasante tra lokoj supere menciitaj.

Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]