Plénée-Jugon
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Plénée-Jugon / Lanreunan | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | ![]() | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Jugon-les-Lacs | ||
Komunumaro | Arguenon-Hunaudaye | ||
INSEE kodo | 22185 [+] | ||
Poŝtkodo | 22640 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 429 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 40 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 22′ N, 2° 24′ U (mapo)48.364166666667-2.4005555555556Koordinatoj: 48° 22′ N, 2° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 60 m [+] | ||
Areo | 61,36 km² (6 136 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Plénée-Jugon (jen france, prononco [plenœf val ɑ̃dʁe], bretone Lanreunan) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2019 en la komunumo vivis 2 429 loĝantoj.
La komunumo apartenas al la kantono de Jugon-les-Lacs ariganta ses komunumojn : Jugon-les-Lacs, Plénée-Jugon, Dolo, Plédéliac, Tramain kaj Plestan.
Administrado[redakti | redakti fonton]
Listo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
junie 1995 | marte 2008 | Raymond Guerin | Socialista Partio (PS) |
|
marte 2008 | Gérard Le Cam | Franca Komunista Partio (PCF) | Senatano ekde 1998
| |
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]
- Abatejo Notre-Dame de Boquen, cistercia abatejo de virinoj, fondita en ĉirkaŭ 1137 de Olivier la Dua de Dinan, senjoro de Jugon. En 1450, Ĝilo de Bretonio estis entombigita en la abateja preĝejo. En la franca Revolucio, estis kvar religiulinoj en la abatejo. La abatejo estis restarigita en 1936 de Dom Alexis Presse, venanta de Abatejo Notre-Dame de Tamié. De 1976, la fratinoj de Bet-Leĥem sukcedis al la monaĥoj kaj fondis la monaĥinejon Notre-Dame-de-la-Croix-Vivifiante. Ili foriris en 2011 forlasante la abatejon al la Komunaĵo de Chemin Neuf[1]. La abatejo estas klasita Monumento Historia[2].
- Kastelo de Moussaye
- Megalita loko de Saint-Mirel
- Megalita loko dirata de la Roche aŭ Fées de la Brousse, klasita en 1970 Monumento Historia [3]
- Menhiro de Closset de l'Amas kaj menhiro de Pierre Longue, klasitaj Monumentoj Historiaj[4]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Artikolo en gazeto Le Télégramme pri la foriro de la fratinoj de Bet-Leĥem el la abatejo de Boquen
- ↑ Abatejo Notre-Dame de Boquen klasita Monumento Historia, datumbazo "Mérimée" : PA00089413
- ↑ Megalita loko dirata de la Roche aŭ Fées de la Brousse, datumbazo "Mérimée" : PA00089414
- ↑ Menhiro de Closset de l'Amas kaj menhiro de Pierre Longue, datumbazo "Mérimée" : PA00089415
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo
- Plénée-Jugon sur retpaĝo de la Nacia Geografia Instituto
- Retpaĝo de la sukurcentro de Plénée-Jugon, arkivigita
|