Jugon-les-Lacs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jugon-les-Lacs / Lanyugon
komunumo
Jugon les lacs Rathaus.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Blason département fr Côtes-d'Armor.svg Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Jugon-les-Lacs
Komunumaro Arguenon - Hunaudaye
INSEE kodo 22084 [+]
Poŝtkodo 22270 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 806  (2018) [+]
Loĝdenso 69 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 25′ N, 2° 19′ U (mapo)48.409166666667-2.3222222222222Koordinatoj: 48° 25′ N, 2° 19′ U (mapo) [+]
Alto 30 m [+]
Areo 26,15 km² (2 615 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Jugon-les-Lacs / Lanyugon
Situo de Jugon-les-Lacs / Lanyugon

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Jugon-les-Lacs [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Jugon-les-Lacs (jen france, prononco, bretone Lanyugon-Kumun-Nevez aŭ malpli longe Lanyugon) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2018 en la komunumo vivis 1 806 loĝantoj.

La signifo de ĝia nomo estas "Jugon"-la-lagoj. La komunumo apartenas al la kantono de Jugon-les-Lacs ariganta ses komunumojn : Jugon-les-Lacs, Plénée-Jugon, Dolo, Plédéliac, Tramain kaj Plestan.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas ĉe la aŭtovojo de Dinan al Saint-Brieuc apud lago, 70 hektarojn granda, en kiun enfluas la rivereto "La Rosette". La akvo elfluas el la lago en la riveron Arguenon, kaj fine, post trafluo de Plancoët en la Manikan Markolon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Supre de natura roka pinto superanta la lagon, Eudon, la unua grafo de Pentievro decidis konstrui kastelon.

Tiu loko disponas pri naturaj defendiloj : okcidente estas rivero Arguenon kaj oriente rivero Jugon (nun nomata "Rosette").

Ekde la 11-a jc, la kastelo falis en la manojn de la senjoroj de Dinan. En la 12-a jc, Olivier de Dinan, por prosperigi sian bienon, petis helpon al la monaĥoj de la abatejo de Marmoutier (apud Tours). Ili fondis la benediktanan priorejon Saint-Etienne (sur la loko de la nuna preĝejo).

Inter 1214 kaj 1230, Pierre de Dreux (dirata "Pierre Mauclerc"), duko de Bretonio, realigis la "grandan lagon" per baraĵo sur la rivero Jugon kaj la "malgrandan lagon" per baraĵo sur la rivero Arguenon. Tiel la du lagoj konsistigis tre efikan naturan remparon por defendi la kastelon.

La malgranda lago, kies malnova digo estas nun nomata "malgranda ŝoseo" estis libervole sekigita en 1848. Nun sur tiu loko estas poplejo.

En 1341, Johano la Tria, duko de Bretonio, mortis sen infanoj post longa dukado. La franca reĝo provis nomumi heredanton, Karolo de Blezo (fr: Blois), sed Johano de Montfort, unu el la idoj de Pierre de Dreux, postulis kaj konkeris per armiloj la duklandon de Bretonio, al kiu Jugon apartenis.

Johano de montfort, kiu estis paktinta kun la reĝlando de Anglio, estis atakata de Bertrand du Guesclin, konestablo de Francio (t.e. estro de la armeoj) en 1373. Dum la konkero de Jugon, li deklaris "Kiu havas Bretonion sen Jugon havas pelerinon sen kapuĉo". Tio signifis ke Jugon estis unu el la plej gravaj fortresoj de Bretonio : la duklando povus esti minacata se Jugon eskapus el ĝi.

En la 15-a jc, la duko Johano la Kvina ordonis la faligon de la kastelaj muroj.

Fine de la 16-a jc, la ligmilitoj frapis Bretonion ĉar la guberniestro, Philippe-Emmanuel de Lorraine, duko de Mercœur kaj de Pentievro volis sendependiĝi de la reĝo Henriko la Tria kaj poste la Kvara. La reĝo de Francio malfidis la etajn senjorojn, li malkonstruigis kastelojn por antaŭeviti la problemojn, kiujn estis kaŭzintaj garnizonoj de multaj urboj kaj kasteloj.

En 1616, la kastelo estis malkonstruita laŭ ordono de Richelieu, guberniestro de Bretonio por la reĝo Ludoviko la Dektria.

La 16-an de decembro 1794, la vendeana armeo de Boishardy konkeris Jugon, tranĉis la arbon de la libereco kaj detruis la arkivojn de la komunumo. Malgraŭ tiu ekspedicio kaj la ekzekuto per armiloj de laboristo, kiu estis malkonstruinta la preĝejon de Lescouët, Jugon travivis relative kviete la revolucian periodon. Ne tiel okazis ĉirkaŭ Jugon.

La germanaj invadintoj eniris Jugon la 18-an de junio 1940.

La 15-an de novembro 1940, Maurice Halna du Frétay ekflugis al Anglio, per sia propra avio, por servi la generalon De Gaulle. Aliĝinta al RAF, li estis faligita dum aera batalo de la germanoj okaze de atako al Dieppe en 1942. Lia avio malaperis en la maron la 19-an de aŭgusto (steleo sur la vojo D44).

La 9-an de julio 1944, la grupo Félix estis paraŝutigita je 3 km de Jugon, por kunordigi la agadon de la lokaj rezistaj grupoj. La 2-an de aŭgusto 1944, post ricevo de atendita mesaĝo de Londono, la rezista unuo ekatakis kaj okupis Jugon. Tiuj bataloj kondukis al la morto de tri jugonaj rezistantoj en la 3-a de aŭgusto : Yves Tassel, René Lechevestrier kaj Benjamin Forgeoux.

En 1973 Jugon-les-Lacs naskiĝis kiel la kuniĝo de Jugon, Lescouët-Jugon en Puduvro kaj Saint-Igneuc en Pentievro.

Evoluo de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Ejoj kaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]