Plestan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo



Koordinatoj: 48°25′28″N 02°26′44″U  /  48.42444°N, 2.44556°U / 48.42444; -2.44556 (Plestan)
Plestan
komunumo
Mairie de Plestan.jpg
Urbodomo de Plestan.
Regno Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Jugon-les-Lacs
Komunumaro Komunumaro Arguenon - Hunaudaye
Situo Plestan
 - koordinatoj 48°25′28″N 02°26′44″U  /  48.42444°N, 2.44556°U / 48.42444; -2.44556 (Plestan)
Plej alta punkto
 - alteco 142 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 55 m s. m.
Areo 32,81 km² (3 281 ha)
Loĝantaro 1 546 (20102015)
Denseco 47,12 loĝ./km²
Dato 2008-2014
Urbestro Daniel Moisan
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 22640
INSEE 22193

Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor

Vidu situon de Plestan kadre de Côtes-d'Armor
DEC
Plestan
Plestan

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Plestan kadre de Francio
DEC
Plestan
Plestan
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Plestan
v  d  r
Information icon.svg

Plestan [pletɑ̃] estas franca komunumo, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio.

La komunumo apartenas al la kantono de Jugon-les-Lacs ariganta ses komunumojn : Jugon-les-Lacs, Plénée-Jugon, Dolo, Plédéliac, Tramain kaj Plestan.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Plestan, ankaŭ konata per la nomo Plestan-sur-Gast (laŭ la nomo de rivero), situas sur la iamaj terposedaĵoj de la senjoroj de Pentievro. Ĝia geografia situacio estas ĝia ĉefa atuto.

Plestan estas trairata de rivero Gouessant. Ĝi situas proksime de grandaj urboj de Côtes-d'Armor (Lamballe (10 km), Saint-Brieuc (30 km), Dinan (35 km), Moncontour (25 km), Loudéac (70 km), Guingamp (65 km), Lannion (95 km), Rostrenen (85 km)), sed ankaŭ de bretonaj urboj (Rennes (70 km), Brest (170 km), aŭ ankaŭ Vannes (130 km)).

Ĝia proksimeco kun la nacia vojo RN 12 (Rennes-Brest) estas la kaŭzo de kreska loĝantaro en la lastaj jaroj. Ankaŭ la nombro de la ofertataj servoj kreskis.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Plestan

En la 19-a jc, antikva statukapo kaj moneroj de Malfrua Imperio estis malkovritaj apud la vilaĝo Chauchix, kio ŝajnas pruvi ke la loko estis loĝata ekde Antikveco. Krome, la centro situas sur la romia pavimita vojo, kiu ligis Caulnes al la golfeto de Saint-Brieuc.

La plej malnovaj monumentoj estas preĝejo Saint-Pierre aŭ la palaceto de Gardisseul datiĝas de la 16-a jc. La 17-a kaj 18-a jc estas periodo de granda prospereco favora al konstruado de multaj palacetoj sur tiu komunumo proksima de Lamballe.

La 13-an de junio 1944, 31 ostaĝoj estis murditaj de germana armeo en la arbareto de Boudan.

Popularaj legendoj[redakti | redakti fonton]

Estas legendo pri orplenigita barelo (aŭ minĉaro) enterigita en kampo (aŭ en la arbareto de Boudan) kaj elgrundiĝus en ĉiu 25-a de decembro proksimume je noktomezo. Sciigo al la tresorserĉistoj.

Alia legendo rakontas la historion de la « ruĝaj monaĥoj » nomataj ankaŭ « sangaj monaĥoj ». Ilia monaĥejo estus sur la altaĵoj nomata Le Chauchix, pli precize sur erikejoj. Sanktakvujo datiĝanta de la 14-a jc estis trovita. Sed pro malmultaj arkeologiaj serĉoj ankoraŭ mankas informoj pri la komunumo. Notinde estas ke bretonlingve, ruĝa monaĥo ("manac'h ruz") nomas templanon.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
2001 Daniel Moisan -


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Démografio[redakti | redakti fonton]

Lokoj, monumentoj, arkitektura heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Kruco de Coudraix
  • Kruco de la vojo de Coudraix (unu el la 3 vojkrucoj de Plestan). Sur ĝi estas ankoraŭ neidentigita blazono (dupartigita kun lilifloro kaj 4 traboj). temas pri monolita kruco sur soklo.
  • Ventenergia parko malfermita komence de 2007
Kastelo de Val
  • Kastelo de Val : manciita en la 15-a jc, konstruita en la 17-a jc, parte konservita (ŝtuparturo), rekonstruita en la 18-a jc. La kapelo datiĝas de la 17-a jc. La kolombejo estis detruita.
  • Tombejo de la Martiroj : milita tombejo, entenanta 31 tombojn de rezistantoj mortintaj la 13-an de junio 1944. La tombejo enhavas granitan monumenton skulptitan de Charpentier de Lamballe (kun signaturo). Surskribo:
    Citaĵo
     france L'an 1944 le 13 juin ici sont tombés 31 patriotes victimes de la barbarie nazie. esperante La jaron 1944 la 13-an de junio tie ĉi falis 31 patriotoj viktimoj de nazia barbareco 
    .
  • Palaceto de Salles : datiĝanta de la 17-a jc
Palaceto de Grand Gardisseul
  • Palaceto de Grand Gardisseul : Palaceto menciita en 1423 kiel apartenanta al familio Hingant, konstruita en ĉ. 1500 de la Hingant aŭ de Roland James, posedanto en ĉ. 1500. La palaceto surhavas spurojn de pluraj konstrufazoj (ŝanĝo de materialo, murfermitaj fenestroj). La ŝtuparo, inversa kaj senluma, datiĝas de la jaroj 1500. Rearanĝo dum la dua duono de la 16-a jc kies unuaetaĝa kameno laŭ renesanca stilo, de la Forsanz. En 1554, Gaillard de Forsanz estis permesita konstrui kapelon en sia palaceto. La agraj partoj datiĝas de la 17-a jc. Deklasigita al farmobieno, la palaceto estis forlasita komence de la 18-a jc kaj iras al pluraj posedantoj el kiuj La Moussaye de Carcouët. En malbona stato okaze de la 20-a jc, ĝi estas restaŭrata en 1998 (dekstra parto de la loĝejo).
Tombejo de la Martiroj
  • Preĝejo Saint-Pierre : 15-a jc, restaŭrita en la 18-a, 19-a kaj 20-a jc.
  • Kastelo de Carcouët.
Palaceto de La Moussaye
  • Palaceto (aŭ vilao) de La Moussaye : kastelo en formo de burĝa domo konstruita komence de la 20-a jc por kolonelo Polloc'k Gore, nevo kaj heredinto de la edzino de Alexandre de La Moussaye, sur la loko de la ĝardenoj de mla malnova ruiniĝinta kastelo de Carcouët. Reuzo en la loĝeja portalo de blazonoj venantaj de la kastelo de Carcouët (parenciĝo de La Moussaye-Rolland kaj Saint-Denoual). Familio La Moussaye de Carcouët estis ligita al familio La Moussaye de Plénée-Jugon.
Kruco
  • Eblas citi ankaŭ la palaceton de La Touche-aŭ-Provost, la palaceton de Créhu kaj tiun de La Chèze.
  • La kruco piede de la preĝejo, datiĝanta de la 15-a jc, klasita Monumento Historia (MH), ornamita per skulptaĵoj kaj la soklo per simboloj de la evangeliistoj.


Kulturaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Akvareo de Hillion
  • Festo de Plestan okazas ĉiujare la 14-an de aŭgusto kaj arigas ĉiujn najbarajn komunumojn : spectakloj, muzikoj, dancoj kaj piroteknikaĵoj estas sur la programo. Ĝi okazas siur la akvareo de Hillion.
  • Ceremonio omaĝe al la 31 martiroj de Arbareto de Boudan, okazas ĉiujare en dimanĉo ĉirkaŭanta la 13-an de junio. La ceremonio konsistas el parolado de batalintoj, deponon de florgarbo kaj kanto de la infanoj de la komunumo.
  • Ĉevalaj kuroj de Plestan arigas multajn rajdantojn kaj ties ĉevalojn. Manĝo (kradrostaĵo, frititaj terpomoj) estas servata antaŭ la komenco de la kuroj.
  • Biciklaj kuroj iras laŭ cirkvito, kiu trairas la komunumon, ties vojojn kaj vilaĝojn.
  • Ĉiu el la du lernejoj organizas feston, miksante ludojn por infanoj kaj dancoj fare de lernejanoj.
  • La "Randonnée du Muguet" (esperantlingve "padmarŝado de konvalo") antaŭe nomata "Randonnée Jeannine" (supoziĝas ke la kreinto estis iu "Jeannine") estas bicikla promenado sur la stratoj de Plestan sed ankaŭ sur ĝia kamparo. Malantaŭ gvida veturilo, la 1-an de majo ĉiujare, la loĝantaro post ariĝo sur la placo de la komunumo iras tra la lando de Plétan. Ĉio tio estas sekva de amika trinkado.

Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

Multaj nobelaj familioj loĝis sur la komunumo :

  • Familio Rolland, 15-a jc
  • Familio Hingant, 15-a jc
  • Familio Couespelle : Senjoroj de La Chèze, 15-a jc
  • Familio La Fontaine : Senjoroj de Haut-Carcouët, 15-a jc
  • Familio La Moussaye : Senjoroj de Carcouët, 15-a kaj 16-a jc
  • Familio Poullain : Senjoroj de Val, 16-a jc
  • Familio Forsanz : donis 3 nobelojn al la reĝa kortego, guberniestron de Dinan kaj kampadejan mastron, senjoroj de Gardisseul, 16-a kaj 17-a jc

Sed estas ankaŭ apartaj elstaruloj :

  • Thomas La Fontaine : Nobelo de la 15-a jc
  • Arthur de La Moussaye : Senjoro de Carcouët, 15-a jc
  • Thomas Poullain de Tramain : Senjoro de Val, 16-a jc
  • Gaillard de Forsanz : Senjoro de Grand Gardisseul, 16-a jc
  • Amaury de La Moussaye : Senjoro de Carcouët, 18-a jc
  • Kolonelo Pollock'Gore : Ido de La Moussaye, senjoro de la palaceto de la Moussaye (18-a jc)
  • Joseph Joly kromnomata la "korsara komandanto" : rezistanto dum la dua mondmilito, estis komandanto en la Korsara Bataliono, de kiu li havas sian nomon.
  • Christian Pettré, mortinta en 1981 : Komandanto kaj lasta paŝao de la oceana pasaĝerŝipego.

Asocia vivo[redakti | redakti fonton]

  • Football Club de Plestan/Saint-Rieul (la teamo estas ĉijare en D1, la 2-a en D3 kaj la 3-a en D4)
  • Club des jeunes (klubo de la junuloj)
  • Club de la 3e Jeunesse (klubo de la 3-a junuleco)
  • Aktivaĵoj en la kantono dum lernejaj ferioj, por la junuloj
  • Globkonkursoj
  • Fiŝadkonkursoj ĉe la akvareo de Hillion

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]