Jamajka korvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jamajka korvo
Jamajka korvo
Jamajka korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. jamaicensis
Corvus jamaicensis
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Jamajka korvo, Corvus jamaicensis estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el ĝia tipa genro Corvus ene de la ordo de paserinoj komparative malgranda korvospecio (35–38 cm longa). Ĝi kunhavas kelkajn gravajn morfologiajn trajtojn kun aliaj du specioj de Karibio, nome Kuba korvo, Corvus nasicus kaj Blankkola korvo, Corvus leucognaphalus de Hispaniolo kiu estas preskaŭ certe tre proksima parenco.

Kiel la nomo sugestas, tiu specio troviĝas en la mezgranda insulo de Jamajko kie ĝi loĝas arbarojn mikse kun klarigitaj areoj kaj ankaŭ povas troviĝi ofte en grandaj ĝardenoj. Kvankam estas origine birdo de monteta kaj montara arbaro, ĝi malsupreniras al malaltaj teroj dum la seka sezono kie ĝi estas pli ofte videbla.

La ĝenerala aspekto de tiu neotropisa specio estas de ardezgriza birdo, ne tutbrila kiel siaj proksimaj parencoj, kvankam ĝi posedas similan malhelan grizan makulon de nuda haŭto ĝuste malantaŭ la okulo kaj pli malgrandan nudan makulon baze de la beko. La propra beko estas ardezgriza kaj tre forta, gradiĝanta al akra pinto. La nazaj bridaĵoj estas relative disaj kutime kun la naztruoj videblaj. La iriso estas grizbruna aŭ ruĝbruna, eble depende de la aĝo. Gamboj kaj piedoj estas nigraj.

Kiel natura arbarkorvo, ties manĝaĵo postulas signifan proporcion de frukto prenita el arboj ĉu en paroj aŭ etaj grupoj. Ĝi ankaŭ scivolemas sub arboŝelo kaj foligrundo por serĉi etajn senvertebrulojn kaj oni scias, ke rabas nestojn de aliaj birdoj por ovoj kaj birdidoj.

La nesto estas kutime konstruita en alta arbo kvankam tiu specio povas ankaŭ uzi arbotruojn. Tamen oni scias malmulte pri tiu specio kaj pri ties reprodukta kutimaro.

La voĉo, kiel tiuj de siaj du plej proksimaj parencoj, estas tre distinga kaj konsistas el variaj tartalaj kaj bobelaj sonoj (ofte kvazaŭ de Meleagro) sed ankaŭ inklude pli korvecan "kraa-kraa" okaze.

Referencoj[redakti | redakti fonton]