James Chandler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Chandler
Persona informo
Lingvoj InterlingvaoIdoNovialoanglaEsperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo lingvistoidisto
vdr

James Chandler estas brita interlingvaisto kaj antaŭa idisto.

Li malkovris Idon novembre de 1996. Kiel multaj idistoj, li trovis Idon per Esperanto. Li eklernis Esperanton, sed baldaŭ elreviĝis, liaopinie, pro la tro multaj eraroj de la zamenhofa lingvo. Rapide li informiĝis ke ekzistas aliaj interlingvoj krom Esperanto kaj decidis kontakti la Idan movadon en Britio (International Language Society of Great Britain, ILSGB).

Li kreis unu el la du unuaj retejoj pri Ido en frua 1997 (vidu sube - la retejo fine de 2023 ankoraŭ ekzistis kaj estis aktuala). Samtempe li malkovris alian retpaĝon pri Ido fare de la brita idisto Robert Carnaghan.

Baldaŭ li fondis la unuan retpoŝtliston pri Ido, kiu tiam nomiĝis 'Idol'. Tiun liston li transferis en 1999 al YahooGroups kun la nova nomo 'Idolisto': Idolisto.

Li redaktis kelkajn numerojn de Ido-Vivo, la revuo de la ILSGB. Plie, li kontribuis plurajn artikolojn al Progreso, la centra Ido-ĵurnalo de la Uniono por la Linguo Internaciona Ido, ULI. Li ĉeestis du Idajn kongresojn: en Bakkum, municipo Castricum, Nederlando (1997) kaj Großbothen proksime de Lepsiko, Germanio (2003).

Aliaj Idaj projektoj liaj inkluzivas la retejon 'Europa', la retejon 'Travlang' kaj la forumon 'Linguolisto'. Li ankaŭ administris la forumojn 'Francidol' (por francparolantoj) kaj Ido-angla (por angla-parolantoj). Poste li laboris pri diversaj tradukoj kaj por pligrandigi Vikipedion en Ido.

En 2020 li anoncis ke li forlasas la movadon de Ido kaj subtenas Interlingvaon (kvankam li tamen ankoraŭ aktualigis sian informpaĝon pri Ido ekzemple en januaro 2023).

Li ankaŭ parolas la interlingvon Novial fare de Otto Jespersen, kaj kreis retejon pri tiu lingvo: Novial-Informatione.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]