Jan Karski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:KarskiEagle.jpg
Jan Karski

Jan KARSKI (24-a de junio 1914 Łódź, Pollando; – 13-a de julio 2000, Vaŝingtono) estis legenda pola oficiro kaj kuriero de la pola hejma armeo.

Karski studis juron kaj diplomation en 1935 en la Universitato Lemberg.

Kuriero de la pola hejma armeo

Post komenco de la milito en 1939 kaj post malvenko de Pollando, li iĝis militkaptita en Sovetunio. Du monatojn poste sukcesis li eskapi el la soveta militkaptiteco, kaj kaŝis sin en la german-okupita „ĝenerala gubernio”. Karski enpaŝis la polajn hejman armeon (Armia Krajowa), lia lingvokono igis lin grava kuriero inter la pola ekzila registaro en Londono kaj gvidantaro de Armia Krajowa en Pollando. Li kunportis en sekretaj kaj danĝeraj misioj informojn inter Pollando, Francio kaj Britio.

Okulatestanto de la naziaj krimoj

Li informis inter 1942 kaj 1943 la polan ekzilan registaron en Londono same la britan kaj usonan registarojn pri la tragika situo en Pollando kaj pri la sistema murdo de la judoj. Karski sciigis kiel okulatestanto, li sukcesis eniri neniigejon en uniformo de la ukraina milico kaj povis persone vidi mezurojn de la krimagoj. Ne estas konate, kiun neniegejon li vizitis ĉu Bełżec aŭ Izbica.

Karski ankaŭ eniris la varsovian geton tra tunelo, kie li vidis malsatantajn infanojn kaj mortantajn judojn sur la stratoj. Unu, kiu akompanis lin el la geto, estis juda rezistanto, Leon Feiner. Feiner ripetis ĉiam la saman frazon„Ne forgesu, kion vi tie ĉi vidis, Ne forgesu, kion vi tie ĉi vidis ....“ Karski ne povis forgesi tiun frazon kaj Leon Feiner ĝis sia morto.

En julio de 1943, Karski persone renkontiĝis kun prezidento Franklin D. Roosevelt kaj sciigis pri situo en Pollando kaj pri tio, kion li vidis. Li interparolis ankaŭ kun aliaj usonaj politikistoj kiel kun gvidantoj de judaj organizoj kaj katolikaj ĉefepiskopoj, sed sen sukceso. Felix Frankfurter, juĝisto ĉe Supera Kortumo de la Usono, apartenis same al parolpartneroj. Oni ne kredis siajn asertojn, rigardis ilin troigoj de la pola ekzila registaro.

Post la dua mondmilito

Post la dua mondmilito, Karski ne povis hejmeniri en Pollandon, okupitan de Sovetunio. Li setlis en Usono kaj tenis prelegojn ĉe Universitato Georgetown en Vaŝingtono. Karski komencis studi en 1949 ĉe "School of Foreign Service" en Georgetown, kiun li finis post tri jaroj kun grado de PhD. Li iĝis en 1954 usona civitano.

Li verkis en sia libro Story of a Secret State pri epoko kiam li servis kiel kuriero en sekreta misio kaj pri spertoj en la okupita Pollando. Li publikigis en 1985 la libron The Great Powers and Poland. E. Thomas Wood kaj Stanislaw M. Jankowski verkis pri vivo de Jan Karski en libro Karski: How One Man Tried to Stop the Holocaust.

Karski rompis sian neparolon en la dokumentara filmo „Shoah” de la reĝisoro Claude Lanzmann (aperis en 1985), en kiu oni demandis okulatestantojn de la holokaŭsto. La surbendigo okazis en 1978 en domo de Karski.

Distingoj

  • pola Ordeno de blanka nobelo (plej altranga civila distingo)
  • Ordeno Virtuti Militari (plej alranga militista distingo)
  • honorcivitano de Israelo
  • justulo inter la popoloj
  • honora doktora titolo ĉe universitatoj de Georgetown University, Oregon State University, Baltimore Hebrew College, Hebrew College of America, Varsovia Universitato, Universitato „Maria-Curie-Skłodowska“ kaj la Universitato Łódź

La usona American Jewish Committee disdonas ekde 2004 la Premion Jan Karski.

Verkoj

  • Story of a secret state, Boston: Houghton Mifflin Co. und Cambridge: Riverside Press, 1944.
  • Story of a secret State. Simon Publications, 2001. ISBN 1-931541-39-6.
  • The great powers and Poland 1919-1945 : from Versailles to Jalta. Lanham u. a.: University Press of America , 1985. ISBN 0-8191-4399-5.

Eksteraj ligiloj