Ĝermolisto de slovakaj esperantistoj
| Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
B
[redakti | redakti fonton]Andrej Beisetzer estis esperantisto en Prešov en la mezo de 20-a jarcento.
Stefano Blanár (naskiĝis 1923, mortis la 29-an de majo 1949) estis esperantisto en Nové Mesto nad Váhom[1].
C
[redakti | redakti fonton]Peter CMARKO (naskiĝis en 1951, mortis la 18-an de julio 1997) estis slovaka esperantisto de Bratislavo. Li estis dumviva membro de UEA.
Ĉ
[redakti | redakti fonton]Milada Ĉiĉatkova estis esperantistino en Trebišov en la mezo de 20-a jarcento.
F
[redakti | redakti fonton]Magdaléna FEIFIČOVÁ (naskiĝis la 26-an de decembro 1960) estas slovaka esperantisto. Ŝi redaktis la gazeton Esperantisto Slovaka.
H
[redakti | redakti fonton]Ondrej HOFFMANN (mortis la 2-an de majo 2000, 89-jara) estis slovaka esperantisto. Post la dua mondmilito li metis la bazan ŝtonon de la Esperanta movado en Liptovský Mikuláš (Slovakio) kaj ties regiono.
K
[redakti | redakti fonton]Amália Kremer
[redakti | redakti fonton]Amália Kremer (mortis la 3-an de aprilo 1950, 70-jara) estis slovaka esperantisto.
L
[redakti | redakti fonton]Jan LAMAČKA (naskiĝis en 1919, mortis la 2-an de decembro 1994) estis slovaka esperantisto, redaktoro, kursestro, preleganto, publicisto kaj gvidanto de gazetaj rubrikoj.
Tibor Mihaliĉ estis esperantisto en Trebišov en la mezo de 20-a jarcento.
K. Lukač
[redakti | redakti fonton]K. Lukač estis esperantisto en Prešov en la mezo de 20-a jarcento.
M
[redakti | redakti fonton]Anton V. Miller (naskiĝis 1857? kaj mortis la 2-an de Julio de 1933) inĝeniero, movadis ĉefe en Bulgario, kie li estis UEA-delegito en Plovdiv. Li faris ŝoseojn en la Rodopa montaro[2].
S
[redakti | redakti fonton]Profesoro Ondrej Sninĉak estis esperantisto en Prešov en la mezo de 20-a jarcento.
A. Siromjatnikov
[redakti | redakti fonton]A. Siromjatnikov estis radioamatora esperantisto en Slovakio en la mezo de 20-a jarcento[3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Esperantisto Slovaka - Numero 36, Junio (1949)
- ↑ Bulgara esperantisto j.16 n. 03-04 dec. 1934
- ↑ Esperantisto Slovaka - Numeroj 32-33, Februaro - Marto (1949)