Jan Potocki
Grafo Jan POTOCKI (naskiĝis la 8-an de marto 1761 en Pików en la tiama pola Podolio; mortis la 2-an de decembro 1815 en Uładówka, Ukrainio) estis pola esploristo, vojaĝisto, historiisto kaj verkisto. Li estas nuntempe konata ĉefe pro sia romano, kiu estis samtitole filmadaptita kiel Manuskripto trovita en Zaragozo.