Jan Szczepanik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jan Szczepanik (Ŝĉepanik} (naskiĝis la 13-an de junio 1872 en Rudniki apud Mościska, mortis la 18-an de aprilo 1926 en Tarnów) – pola inventisto nomata “la pola Edisono” kaj “galicia geniulo”. Priskribita en du artikoloj de Mark Twain.

Estis sengeedzeca filo de Marianna, filino de kamparanoj el Zręcin apud Krosno. Edukata de Salomea kaj Wawrzyniec Gradowicz en Krosno, kie lernis en popola lernejo. Gimnazion partoprenis en Jasło kaj instruistan seminarion en Krakovo. Ĝis 1896 laboris kiel instruisto en apudkrosnaj vilaĝoj.

Estas aŭtoro de 50 inventaĵoj kaj centoj da patentitaj teknikaj konceptoj el la kampo de kolorfotado, televido, kolora teksado kaj aliaj. En 1897 patentigis telektroskopon, unu el la unuaj solvoj de monokroma televido. En la jaroj 1918-1925 prilaboris sistemon de kolora filmo kun preskaŭ reala speguligo de koloroj. Laboris ankaŭ pri sonfilmoj. Sukcesis krei kuglorezistan veŝton, speco de teksaĵo kun maldikaj ŝtalfolioj. La inventaĵo donis al li famon, ĉar danke al ĝi la hispana reĝo Alfonso la 13-a defendis sin kontraŭ atenco kaj poste dekoris lin per la plej alta ŝtata distingilo.