Kuglorezista veŝto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kuglorezista veŝto estas protekta vesto, kiu ŝirmas la supran korpoparton kontraŭ pafaĵoj. Ĝin uzas soldatoj, policanoj kaj kontraŭteroristaj agad-grupoj.

Antaŭ la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Kiraso[redakti | redakti fonton]

Oni uzis kirason ĝis la 16–17-aj jarcentoj, post kiam ĝi ne protektis la homojn kontraŭ la pafiloj, tiel oni ne plu uzis la kirasveŝton. La moderna kiraso reaperis dum la Unua mondmilito kaj servis protekti la supran korpoparton kontraŭ la metalsplitaĵoj, sed ĝi estis tro peza kaj donis nesufiĉan protekton.

Dum la Dua Mondmilito oni kelkfoje uzis ŝtalajn platojn (soveta SN-42 pezis 3,5 kg kaj dikis 2 mm).

Silko[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19-a jarcento aperis silkaj kaj aliaj remburitaj jakoj (kotono), kiuj parte mildigis energion de la pafaĵoj. Tian silkan kuglorezistan veŝton surmetis Francisko Ferdinando, tron-heredonto de Aŭstrio-Hungario, dum sia vizito en Sarajevo la 28-an de junio 1914. La pafo de Gavrilo Princip trafis lin malbonŝance super la veŝto.

Dum kaj post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Oni komencis planadon de pli malpezaj kirasoj dum la Dua Mondmilito. Ili konsistis el ŝtalaj, aluminiaj aŭ premitaj vitrofibraj lamenoj, kiuj formis plurtavolan materialon. Oni kovris tiun kirason per nilono. Tiuj veŝtoj protektis ne nur la bruston, sed eĉ la dorson. Ili estis sufiĉce elastaj por ebligi relative liberan moviĝon de la portanto, sed ili bone protektis kontraŭ splitaĵoj. Ili estis senefikaj kontraŭ la kirasrompaj kugloj.

Oni ellaboris en la 1960-aj jaroj novtipajn veŝtojn, kies lamenoj konsistis el ŝtalo kaj bor-karbido. La pli modernaj tipoj iĝis pli efikaj per aldono de pluraj tavoloj de nilono, kiu amortizas energion de la pafaĵo.

Tasko de la ŝtalkiraso aŭ durplasto estas la malebligo de la pafaĵa enpenetro. La ceramika kiraso abrupte malrapidigas la pafaĵon kaj transprenas ties energion, kiam la kuglo trafas la kirason. Tiel la lamenojn aŭ kaĥelojn de la kuglorezista veŝto oni devas ŝanĝi post trafo de kuglo.

La teksaĵa kuglorezista veŝto iom post iom deformas la pafaĵon kaj dividas la transprenitan energion inter la tavoloj de la veŝto. Ĝi konsistas el 16–24-tavola, dense teksita nilonmaterialo. Oni tiel kunkudras la tavolojn kiel peplonon. Se kutima pistola aŭ mitrala pafaĵo trafas tian materialon, ĝi tuj platiĝas, kiam batas la eksterajn tavolojn. La pafaĵo prenas la formon de fungo kaj laŭpaŝe transdonas la energion, tiel ne povas trapenetri ĉiujn tavolojn de la veŝto.

La portanto de la teksaĵa veŝto suferas vundiĝon, kie trafas lin la pafaĵo, sed tiuj vundiĝoj estas ne gravaj. La 16-tavola veŝto kontraŭstaras al pafaĵoj de manpafiloj kaj maŝinpistoloj, dum la 24-tavola eĉ al magnum-pafaĵoj de tiuj armiloj.

Estonteco[redakti | redakti fonton]

La celo estas pli efika protekto, pli malpeza veŝto. Oni volas uzi la sekvajn materialojn: artefaritan aranean silkon, volframan disulfidon, novajn ceramikaĵojn per nanotekniko.