Jan Szczepanik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Szczepanik
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1872 (1872-06-13)
en Mostiska
Morto 18-an de aprilo 1926 (1926-04-18) (53-jaraĝa)
en Tarnów,  Dua Pola Respubliko
Mortokialo hepata kancero
Tombo Old Cemetery
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo inventistokemiisto
vdr
Foto de Jan Szczepanik kun la aŭtografo
Jan Szczepanik kun edzino
La prezentado de la kuglorezista veŝto
La aŭtomata teksilo inventita de Jan Szczepanik
La artikolo de Mark Twain pri Jan Szczepanik
La Granda Kruco de la Ordeno de Izabela la Katolikino.

Jan Szczepanik {Ŝĉepanik} (naskiĝis la 13-an de junio 1872 en Rudniki apud Mościska, mortis la 18-an de aprilo 1926 en Tarnów) – pola inventisto nomata “la pola Edisono” kaj “galicia geniulo”. Priskribita en du artikoloj de Mark Twain.

Estis ekstergeedza filo de Marianna, filino de kamparanoj el Zręcin apud Krosno. Edukata de Salomea kaj Wawrzyniec Gradowicz en Krosno, kie lernis en popola lernejo. Gimnazion partoprenis en Jasło kaj instruistan seminarion en Krakovo. Ĝis 1896 laboris kiel instruisto en apudkrosnaj vilaĝoj.

Estas aŭtoro de 50 inventaĵoj kaj centoj da patentitaj teknikaj konceptoj el la kampo de kolorfotado, televido, kolora teksado kaj aliaj. En 1897 patentigis telektroskopon, unu el la unuaj solvoj de monokroma televido. En la jaroj 1918-1925 prilaboris sistemon de kolora filmo kun preskaŭ reala speguligo de koloroj. Laboris ankaŭ pri sonfilmoj. Sukcesis krei kuglorezistan veŝton, speco de teksaĵo kun maldikaj ŝtalfolioj. La inventaĵo donis al li famon, ĉar danke al ĝi la hispana reĝo Alfonso la 13-a defendis sin kontraŭ atenco kaj poste dekoris lin per la plej alta ŝtata distingilo.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Distingita per la Granda Kruco de la Ordeno de Izabela la Katolikino (vidu la suban foton).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]