Janos Prohaska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janos Prohaska
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1919 (1919-10-10)
en Budapeŝto
Morto 13-an de marto 1974 (1974-03-13) (54-jaraĝa)
en Bishop
Tombo Woodlawn Memorial Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Hungara reĝlandoUsono vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • stuntisto • televida aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Janos PROHASKA (10an de oktobro 1919 - 13an de marto 1974) estis hungara aktoro kaj prezentisto en usona televido de la 1960-aj jaroj. Li kutime ludis la rolojn de bestoj aŭ de monstro.

Prohaska komencis sian karieron en televido per The Man and the Challenge en 1959 kaj en kino per Billy Rose's Jumbo en 1962. Li aperis en kinfilmoj Advance to the Rear, Bikini Beach, Pussycat, Pussycat, I Love You, Escape from the Planet of the Apes krom en televidaĵoj Perry Mason, The Munsters, Lost in Space, It's About Time, Gilligan's Island, Voyage to the Bottom of the Sea, Land of the Giants, Star Trek, Bewitched, Love, American Style kaj Zandy's Bride.

Li kaj lia filo Robert mortis per aviadila akcidento de Convair CV-440 ĉe Bishop, Kalifornio, kun aliaj 34 homoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The 'Primal Man' Crash. Alirita 16 July 2014.