Jansan
Jansan | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Sud-Koreio urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 297 532 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 615 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 35° 20′ N, 129° 2′ O (mapo)35.338611111111129.03861111111Koordinatoj: 35° 20′ N, 129° 2′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 484,16 km² (48 416 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Yangsan [+] | |||||
Jansan (koree 양 산 시, laŭ ĉinaj literoj 梁 山 市) estas universitata urbego en Sud-Koreio. Ĝi estas antaŭurbo de Pusano.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 485 km²
- Supermara alteco: m
- Loĝantaro: 282 371 (2014)
- Poŝtkodoj:
- Telefonprefikso: +82 55
- Horzono: UTC+9
- 35° 20′ 19″ N 129° 02′ 19″ O / 35.33861 °N, 129.03861 °O (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Jansan situas en sudorienta parto de la lando apud Pusano. Malgranda rivero fluas tra la urbego. Pusano troviĝas 18, Teguo 72, ĉefurbo Seulo 309 km [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Homoj loĝis en la la nuna teritorio de Jansan dum longa tempo. La teritorio ricevis pli kaj pli gravajn administrajn statusojn, fine Jansan urbiĝis en 1996.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Jansan havas du grandajn industriajn kompleksojn, kie oni okupiĝas precipe pri produktadoj de manĝaĵoj, nutraĵoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Jansan havas humidan subtropikan klimaton. La averaĝa jara temperaturo estas 14,7 °C. Jare oni mezuras precipitaĵon 1 519 mm, tio varias averaĝe inter 11-19 °C. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter aprilo-septembro pli ofte.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Jansan havas 2 fervojajn staciojn kaj plurajn aŭtovoajn ligilojn. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn, krome metroo de Pusano havas kvar staciojn.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- budhisma templo - fondita en la 7-a jarcento
- turo Jansan
- akvofalo "ĉielarko de drako" sur la monto
- festivalo de sovaĝaj rododendroj kun koncertoj, ekspozicioj
- amuza parko kun lago, subĉiela teatro
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- ruslingva Vikipedio