Japana nomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Yamada Tarō" per "kanji"

Japanaj nomoj estas el familia nomo sekvata de persona nomo. Japanaj nomoj estas kutime skribataj de kanji (ĉina skribo), sed iomete personaj nomoj de hiragana (rondaj kanaoj) aŭ katakana (strekaj kanaoj).

La tri plej komunaj familiaj nomoj estas Satō (佐藤), Suzuki (鈴木) kaj Takahashi (高橋).

Kiam iliaj nomoj estas skribataj en latinaj skriboj, familia nomo povas sekvi personan nomon. La plej komuna transskribsistemo estas nomata hepburn-sistemo kaj nur ĝi estas aprobata en iliaj pasportoj. Kelkaj japanaj esperantistoj skribas siajn nomojn per kunrei-sistemo aŭ eĉ Esperanta alfabeto.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

La nomo de la ĉefministro de Japanio.

  • per kanji: 安倍 晋三
  • per rondaj/strekaj kanaoj: あべ しんぞう/アベ シンゾウ
  • hepburn-e: Abe Shinzō/Shinzo/Shinzoh
  • angle, germane, france: Shinzo Abe
  • kunrei-e: Abe Sinzô/Sinzoo
  • esperantalfabete: Abe Ŝinzo/Ŝindzo/Ŝinzoo

En Esperanta Vikipedio, la nomo de ne-esperantisto estas kutime skribata per hepburn-sistemo. En la artikolo la familia nomo estas skribata majuskle.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]